KRISTNASKO

Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj

Latina originalo de ĉi tiu strofaro : Adeste Fideles
Aliaj Esperantaj Versioj :
Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj | Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj (Milsom)

Kaj kiam la anĝeloj foriris en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia : Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. : Luko 2.15

Teksto : Diversfonta latina kanto
Traduko : mozaiko, Kloster Kirchberg, 1997
Rim. : Adoru atribuas la latinan tekston al Jean François Borderies
sed ŝajnas al mi, ke ĝi klare estas de Wade

Fonto : Ad 214

  1. Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj,
    Ho venu, ho venu al Betleĥem'.
    Vidu naskitan reĝon de l' anĝeloj.
         Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
         Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
  2. Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
    Kaj tamen naskita el virgulin'.
    Jen Dio vera, Die generita!
         Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
         Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
  3. Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l' sanktuloj,
    Jubile ekkantu, laŭdante Lin:
    "Gloro al Dio en supera alto!"
         Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
         Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
  4. Do ame ni danku al la Dia bebo,
    Pro kies naskiĝo solenas ni.
    Vorto eterna nun fariĝis karno.
         Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
         Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.

Melodio : ADESTE FIDELES
Atribuita al John Francis WADE (ĉ. 1743)
[Adoru atribuas ĝin al John READING, antaŭ 1681]
MIDI TCH

Historio de la Kanto

Rim.: Universala Kongreso estas „Zambankanzono“
de DoKo Jordan ekspluatanta ĉi tiun melodion.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1