DIO : LAŬDO
KAJ DANKO

Vin anĝeloj himnas ĉiam

Originalo : Angel voices ever singing

Verkis (angle) : Francis POTT, ĉ. 1861
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : AK 15 (= HE 10)

  1. Vin anĝeloj himnas ĉiam
         En ĉiela glor';
    De la harpoj ja neniam
         Ĉesas la sonor',
    Kaj senfina psalm' atestas,
         Ke vi estas
                   La Sinjor'.

  2. Vin la universo laŭdas
         Trans la okulvid' —
    Ĉu vi efektive aŭdas
         Preĝojn de homid'?
    Jes, vi ĉiam nin atentas;
         Tion sentas
                   Nia fid'.

  3. Ni vin dankas, Dio, kiu
         Tiel amas nin:
    Nun por via laŭdo ĉiu
         Kantu en kombin'
    Sur la tero, en ĉielo,
         Kun la celo
                   Glori vin.

  4. Danke ni al Dio donas
         Ĉion tie ĉi:
    Tamen, kion ni disponas
         Jam posedas li.
    El animo, voĉo, koro,
         Estu gloro
                   Nun al Di'.

  5. Adorado laŭ merito
         Estu al Jesu',
    Kun la Patro kaj Spirito,
         Sankta Triunu';
    Ĝoja laŭdo sonu ĉiam
         Kaj neniam
                   Ĉesu plu.

Melodio: ANGEL VOICES
Arthur Seymour SULLIVAN, 1872
MIDI TCH

Alternativa Melodio:
ANGEL VOICES (MONK)
Komponis : Edwin George MONK
| MIDI AK

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1