|
ĈIELO
|
Post nigra nokto, hela mateno
Verkis (angle) : Frances Ridley HAVERGAL
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 179
Revizienda por senadasismigi
-
Post nigra nokto, hela mateno;
Post la ventego, bela sereno;
Gajno post perdo, rav' post doloro;
Krono post kruco, laŭdo post ploro.
-
Klara kompreno sekvos misteron;
Dolĉo amaron, ĝojo suferon;
Lacon ripozo, garboj semadon;
Paco batalon, rido ploradon.
-
Amo solecon, forto malforton;
Suno nebulon, vivo la morton;
Certa espero, longan timadon;
Hejmo ĉiela, foran vagadon.
Melodio : O QUANTA QUALIA
Unue aperis en la pariza Antiphoner, 1681
Harmoniigis John Bacchus DYKES, 1868
MIDI TCH
- Alternativa Melodio :
- LIGHT AFTER DARKNESS
- Komponis : Ira D. SANKEY : MIDI LBR
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto