TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Paca nokt', sankta vesper'

Stille Nacht, heilige Nacht
(Still the Night)

Verkis (germane) : Joseph MOHR, 1818
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
(surbaze de diversaj, eble nekonataj, anglaj tradukoj)

Fonto : HE 39

  1. Paca nokt', sankta vesper'! Dormas jam tuta ter'.
    Dum rigardas lin ĝoja hompar', ĉarma bebo kun bukla harar'
    Kuŝas en trankvilo, kuŝas en trankvil'.

  2. Paca nokt', sankta vesper'! Sonas nun tra l' aer'
    Dolĉa kanto de l' anĝelar' al miranta la paŝtistar' :
    "Paco al la homaro! Paco al la homar'!"

  3. Paca nokt', sankta vesper'! Dia Fil', Mondesper'!
    Dum vi dolĉe ridetas al ni, Amo Dia montriĝas en vi,
    Kristo, nia Savanto! Kristo, nia Savant'!

Melodio : STILLE NACHT
Komponis : Franz GRUBER, 1818
MIDI Bill Egan (laŭ manuskripto de Mohr el 1820)
MIDI Bill Egan (laŭ aranĝo de Gruber el 1845)
MIDI TCH
MIDI Fonto nekonata

Versioj de Stille Nacht en Esperanto

Paca nokt', sankta vesper' (tr. Butler en HE)
Paca nokt', sankta nokt' (tr. de Hoog en AK)
Nokto de pac', nokto de am' (tr. anonima en AEK)
Paca nokt, sankta nokt'! (mozaiko de Kloster Kirchberg en Ad)
Kvar aliaj Esperantaj tradukoj

Ligoj al tradukoj en ĉ. 100 aliaj lingvoj
(lingvonomoj estas plejparte en la angla)

Rim.: HE donas kiel anglan titolon "Still the Night"
(kvankam "Silent Night" estas kutima, eĉ preskaŭ universala),
kaj aldonas post la teksto la frazon "La Anglaj tradukoj diferencas inter si."


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1