TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Nokto de pac', nokto de am'

Originalo : Stille Nacht, heilige Nacht
Hispana pont-versio : Noche de paz, noche de amor

Verkis : Joseph MOHR, 1818
Tradukinto Nekonata

Fonto : AEK 28b

  1. Nokto de pac', nokto de am',
    Tuta mond' dormas jam,
    Krom la kara sanktega par'.
    Ĉarma knabo kun bukla harar,
    Dormu vi en trankvil',

    Dormu vi en trankvil'.

  2. Nokto de pac', nokto de am',
    Sonas la ĝoja fam'
    Sur la kampoj al paŝtistar'
    Per kantado de l' anĝelar':
    Jen Savonto, Jesu',

    Jen Savonto, Jesu'.

  3. Nokto de am', nokto de pac';
    Dia fil', Dia grac'
    Nin reprenos pro Via naskiĝ';
    Brilas lumo de nia saviĝ'
    Je Via nasko, Sinjor',

    Je Via nasko, Sinjor'.

Melodio : STILLE NACHT
Komponis : Franz GRUBER, 1818
MIDI TCH

Oni trovos aliajn hiperligojn kaj midiojn fine de la versio en Himnaro Esperanta:

Paca nokt', sankta vesper'


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1