KRISTNASKO

Beb' de Maria

Originalo : Leanabh an Àigh
Angla pont-versio : Child in the manger

Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo. Johano 2.7

Verkis (gaele) : Màiri DHÒMHNALLACH
(Maria Makdonaldo / Mary Macdonald)
Angligis : Lachlan MACBEAN
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : AK 55

  1. Beb' de Maria en stala trogo —
    Kreinto nia, Estro kaj Di'
    Lin anĝelaro laŭdas ĉiele —
    Nia pekaro restas sur li.

  2. Ame li portis homan malforton;
    Vivis kaj mortis sur nia ter'
    Li, la Savinto de la homaro,
    Forta venkinto kontraŭ infer'.

  3. Jam profetita homa infano,
    Surtronigita supre en glor'.
    Estro reganta la universon —
    Sed nin gardanta en sia kor'.

Melodio: BUNESSAN
Anonima, Antikva Gaela Melodio
MIDI TCH

Aliaj Himnoj por BUNESSAN


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1