|
MATENA LAŬDO
|
Matene vekiĝante, kantadas mi konstante
Anonima germana himno, en Katholisches Gesangbuch, Würzburg, ĉ. 1744
Angligis : Edward CASWALL, 1853
(kaj Robert BRIDGES, 1899, sed ŝajnas ke MCB sekvis la tradukon de Caswall)
Esperantigis (elangle) : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 86 (= AK 229)
-
Matene vekiĝante, kantadas mi konstante:
Al Kristo estu glor'!
Ĉe preĝo kaj laboro ripetas mia koro:
Al Kristo estu glor'!
-
Se dormo foren iras, anime mia sopiras:
Al Kristo estu glor'!
Kaj ĉiu peka penso formortas el la menso.
Al Kristo estu glor'!
-
Se trafas min malĝojo, mi kantas sur la vojo:
Al Kristo estu glor'!
La koron konsolante, malgajon forpelante:
Al Kristo estu glor'!
-
Jen sonoj la plej belaj el psalmoj enĉielaj:
Al Kristo estu glor'!
Surtere de l' homaro respondu laŭdkantaro:
Al Kristo estu glor'!
-
Sonadu tra la mondo en vasta gaja rondo:
Al Kristo estu glor'!
El maro kaj aero resonu al la tero:
Al Kristo estu glor'!
-
En vivosorto ĉia ĝi restu kanto mia:
Al Kristo estu glor'!
Kaj dum eternaj jaroj himnadu anĝelaroj:
Al Kristo estu glor'!
Melodio : LAUDES DOMINI
Komponis : Joseph BARNBY, en HA&M, 1868
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto