LAŬDO AL DIO

Gloron al la Dia Patro

Glory be to God the Father

Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Romanoj 14.36

Verkis (angle) : Horatius BONAR
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto: HE 6

  1. Gloron al la Dia Patro, al la Filo donu ni,
    Kaj al Sankta la Spirito; tri personoj, unu Di'.
    Gloron, gloron, gloron, gloron, per senfina laŭd-ari'.

  2. Gloru lin, ĉar nin li amis, purigadis de malbon';
    Per la propra sang' aĉetis, kronos per ĉiela kron'.
    Gloron, gloron, gloron, gloron, al la sankta oferdon'.

  3. Estro de la anĝelaro, Kapo de la eklezi',
    Reĝo de la naciaro, de ĉiel' kaj tero Di':
    Gloron, gloron, gloron, gloron, ĝojakore kantu ni.

  4. Gloron, benon, kaj laŭdadon himnas la anĝela ĥor';
    Honorado kaj potenco estu liaj kun ador':
    Gloron, gloron, gloron, gloron ricevadu la Sinjor'.

Melodio: REGENT SQUARE
Komponis : Henry T. SMART, 1867
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1