|
EŬĤARISTIO |
Jesuo, viva pano
Originalo : O Esca viatorum
Angla pontversio : O Food of men wayfaring
Anonima Latina Himno en Maintzich Gesangbuch, 1661
Angligis : John Athelstan Laurie RILEY, 1906
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER, 1999
(eble surbaze de verkaĵo de iu P. FLEMMING)
Fonto : HE 193
-
Jesuo, viva pano
De ĉiu Di-infano,
Ĉiel-manao vi:
Ho montru vi kompaton;
Animan la malsaton
Forigu nun de ni.
-
Viv-fonto nesondebla
De amo nedirebla,
Sensoifigu nin;
Ĝis lakto kaj mielo
Nin benos en ĉielo
Ĉe la vojaĝa fin'.
-
Ni venas nun, Sinjoro,
Kun amo kaj adoro,
Ĉar vi invitas nin;
Trans nigra morta valo
Ŝiriĝu la vualo;
Ni fine vidu vin.
Melodio : IN ALLEN MEINEN THATEN
Anonima, en Davidisches Harfen und Psalterspiel, 1744
MIDI TCH
- Alternativaj melodioj :
- O ESCA VIATORUM
- Komponis : Loys BOURGEOIS, 1549 — MIDI TCH
- O WELT, ICH MUSS DICH LASSEN
- Anonima Germana Melodio, 15a jc., adaptita de Heinrich ISAAC, aranĝita de Johann Sebastian BACH, 1729 — MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto