KONFIDO AL DIO

Pro la amo de l' Sinjoro

Through the love of God our Saviour

Verkis (angle) : M. PETERS
(ĉu eble Mary Bowly PETERS ?)
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 105 = AK 167

  1. Pro la amo de l' Sinjoro
        Ne timos ni.
    Ne ŝanĝiĝas Difavoro,
        Ne timos ni.
    Nin vivigas Krista morto,
    Instruadas lia vorto,
    Ŝirmas nevenkebla forto:
        Ne timos ni.

  2. Se nin tentos akra provo,
        Ne timos ni.
    Plene savos Dia povo,
        Ne timos ni.
    Dion amu do kun fido,
    Kriston servu kun avido,
    Sekvu al Spirita gvido:
        Ne timu vi.

  3. Lumas antaŭ ni la vojo,
        Ne timas ni.
    Fido kantas en malĝojo;
        Ne timas ni.
    Nin ĉirkaŭos amo Dia,
    Zorgos pri bezono ĉia,
    Dum la tuta vivo nia
        Ne timos ni.

Melodio: AR HYD Y NOS
Kimra tradicia melodio
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj:
NUTFIELD, komp. William Henry MONK MIDI
SOUTHGATE (rekomendis HE, sed mankas al mi informoj kaj midio)

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1