VOKO AL ADORO

Venu nun, animo mia

Originalo : Schmücke dich, o liebe Seele
Angla ponttraduko: Deck thyself, my soul, with gladness

Verkis (germane) : Johann FRANCK, ĉ. 1649
Angligis : Catherine WINKWORTH
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 1 = AK 101

  1. Venu nun, animo mia,
    Ĝoja pro la beno Dia,
    Kun laŭdkanto en la koro,
    Al la domo de l' Sinjoro :
    Kaj en ĝia sankta paco
    Petu por la Dia graco;
    Universon li dominas
    Al vi tamen li sin klinas.

  2. Ni al vi, ĉiela Reĝo,
    Venas kun humila preĝo,
    Viajn farojn pripensante,
    Timrespekte meditante.
    Vin ĉirkaŭas misteraĵoj,
    Nesondeblaj profundaĵoj,
    Fonto vi de ĉia scio,
    De eterne, sola Dio.

  3. Suno, forpelanta timojn,
    Lumiganta homanimojn,
    Radianta puran ĝojon,
    Brilu nun sur nian vojon.
    Ni vin preĝas el la koro,
    Uzu nin por via gloro;
    Nutru via patra mano
    Per ĉiela viva pano.

  4. Koron puran al ni kreu,
    Ke ni ĝoje vin obeu;
    Trovu eĥon amo via
    En amplena vivo nia.
    Per la mano kondukante,
    Helpu, gardu nin konstante;
    Gvidu al la fina celo —
    Al la hejmo en ĉielo.

Melodio: SCHMÜCKE DICH
Johann CRÜGER, 1649 MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1