- Tulsi Ĉaran Ĉhuĝu
Nova Jaro
La tago rigardata de la plimulto de nepalanoj kiel Nova Jaro ĉiam
okazas laŭ gregoria kalendaro en mezo de aprilo.
La dato estas nacia ferio.
La popolo celebras kun granda pomo, okazigante diversajn
spektaklojn. La Lingo-Ĝatra
aŭ Bisket-Ĝatra (bisket: grejno metita sur maton
sub suno por sekiĝi; ĝatra: procesio) estas unu
tia spektaklo, kiu estas tradicio de la urbo Bhaktapuro.
La Ĝatra de
Ruĝa Maĉhendranath
Tiu ĉi ĝatra estas granda spektakla festo de
la ĉaro de Maĉhendranath en Patano.
Ĝi daŭras kelkajn monatojn ekde aprilo. La sama speco de festo, por Blanka
Maĉhendranath, okazas en Katmando en la monato de marto-aprilo,
daurante kutime kvar tagojn.
Ambaŭ donas al urbanoj ŝancon kulti la dion kiu
savis la landon de senpluveco.
Gai-Ĝatra kaj
Ĝanaj-Punhi
Gai-Ĝatra (‘bovinfesto’) estas festivalo de la nevara etno
simila al Karnavalo, kaj okazas dum ok tagoj en julio-aŭgusto.
Dancado, kantado, la desegnado de amuzaj bildoj kaj aliaj
tiaj agoj estigantaj gajecon kaj ridadon estas akcentataj dum la
festo. Familio en kiu iu mortis dum la
paisnta jaro forsendas membrojn kostumintajn sin kiel bovinojn por
fari fiksitan rondiron de la urbo en la unua tago. En la plenluna tago (punhi)
hinduoj lasa bindi al si novan sanktan fadenon (ganai) ĉirkaŭ
la ŝultro; kaj preskaŭ ĉiuj nepalanoj, protektantan
fadenon ĉirkaŭ la pojno (raksabandhan).
Indra-Ĝatra
(festo de la rego de dioj)
La festivalo de Indra, dio de pluvo kaj reĝo de dioj, estas
celebrata en Katmando kun granda pompo kaj spektakloj.
Ĝi daŭras ok tagojn en aŭgusto-septembro.
Granda ĉaro en tri etaĝoj (signifantaj la diojn
Ŝiva, Viŝnu kaj Brahma) portas Kumari, la vivantan diinon,
en procesio tra la ĉefaj stratoj de Katmando.
Daŝajn aŭ
Durga-Puĝa
La festo de Durga-Puĝa (adoro de la diino Durga) aŭ
Daŝajn estas la plej granda festivalo de Nepalo. Ĝi okazas en la monato de oktobro.
Dum 15 feriaj tagoj, la kutimaj okupaĵoj ĉesas
por ĉiuj. Ĉefe
la sepa, oka, naŭa kaj deka tagoj estas la pelj gravaj. La sepa tago nomiĝas Fulpati
(ofero de floroj al Durga);
la oka tago, Astami (nev. Kuĉhivoje); la naŭa,
Navami (nev. Sjakotjako); kaj la deka, Viĝajadaŝami (la
tago de la venko de la diino super la malbono).
Tihar aŭ Dipavali
Tiu ĉi festo estas konata kiel la festivalo de lumoj, kaj
daŭras kvin tagojn en oktobro-novembro. Oni iluminas domojn
nokte kaj preparas specialajn manĝaĵojn, aparte dolĉaĵojn
de diversaj specoj. En la unua kaj dua tagoj oni adoras
respektive korvojn kaj hundojn, en la tria kaj kvara respektive
bovinojn kaj bovojn, kaj en la kvina tago fratinoj honoras siajn
fratojn. La kvara tago
ankaŭ estas la Nova Jaro laŭ la nevara kalendaro. Parenteze, tiu ĉi festo konfirmas
la anglan diraĵon Each do has its day (‘ĉiu hundo
havas sian tagon’).
Ŝivaratri
Ŝivaratri (‘la nokto de dio Ŝivo’) estas celebrata
en februaro-marto. Granda
religia pilgrimado okazas al Paŝupatinath templo, kiun miloj
da homoj el Nepalo kaj Hindio vizitas.
Ghode-Ĝatra
(‘Ĉevalofesto’)
Tiu ĉi festivalo estas unu el la kulturaj festivaloj propraj
al Katmando valo. Ĉevalo vetkurado kaj aliaj
sportludoj okazas sur Tundikhel (la granda paradtereno en la centro
de Katmando). En aliaj
partoj de la urbo dioj estas portantaj en palankenoj tra stratoj,
akompante de tradicia muziko.
Jomari-Punhi
Jomari-Punhi okazas en decembro, precipe en Katmando valo.
En la tago de la festivalo oni oferas panon nomatan jomari
al la diino Lakŝmi aŭ la dio Kubera, kaj poste manĝas
ĝin. Farante tiel,
oni sanktigas la rikolton. La tago estas tiu de la plena luno
(Nev. punhi).
|