Luri Tamang, naŭ jaraga, scias ke
ŝi loĝas en alteco de la vilago Sarangkot en Pokhara valo.
Si scias, ĉar oni diris al tion. Sed ŝi ne scias kia aspektas
la vilaĝo, kien turistoj de la tuta mondo venas por vidi ĝian
belecon, aŭ aventuristoj por ĝui pendoglisadon, ĉar
ŝi estas blinda.
Ĉiuj scias kiel granda la
mondo estas ĉirkaŭ Luri krom ŝi mem. Unu sola cambro
en monteto kun muroj konstruitaj el ŝtono kaj tegmento el ardezo,
sen ĉirkaŭaj loĝejoj, estas kie ŝi vivas kun
siaj gepartoj kaj fratinoj.
La rideto sur ŝia vizaĝo
ne reflektas suferon aŭ doloron. Ŝi ankaŭ ne aspektas
ĉagrena pri tio ke la bramanini kiu permesis al ili resti provizore
en tiu kabano povas iatage veni kaj elpeli ilin. Ŝiaj gepatroj,
kiuj estas laboristoj, kaj ŝiaj kvar fratinoj estas tiel sensciaj
pri sia forto kiel ŝi pri la mondo. Ankaŭ
ili ne scias se ili perdos tegmenton super la kapoj, kaj se jes,
kiam.
Luri estas bonŝanca, ĉar
si naskiĝis en Pokhara valo, paradizo laŭ okcidentanoj.
Ĉirkaŭ ŝi troviĝas rava pejzaĝo, kaj super
ŝia kapo staras ĉarmaj reĝidinoj- la fiŝvosta
Maĉhapuĉhre kaj Annapurn- flirtante kun nuboj. Envia nebulo
nesukcesas kaŝi ilin de la ekstera mondo.
Malgraŭ la zumado de kolorplenaj
pendoglisiloj flugantaj super sia kapo. Luri ne konscias ke oni
flugigas pro vido de homoj glisantaj en aero papilioj.
Luri estas simila al la neĝaj
reĝidinoj Maĉhapuĉhre kaj Annapurna. Ŝi estas
tiel bela kiel ili sed samtempe, diference de ili, ne plendema.
Ŝiaj okulgloboj ankaŭ kovriĝas per blankaĵo
en la sama maniero kiel ke la leviĝanta nebuloj kovras ĉi
tiujn ĉarmajn reĝidinojn. La nura diferenco estas ke la
leviĝanta suno daŭre forpelas tiujn enviajn
nebulojn, kaj brila beleco malkovriĝas, estigante admiron ĉe
ciu rigardanto. Sed por Luri, suno neniam leviĝos por alporti
vidon al ŝiaj ĉagrenitaj okuloj.
Luri diras ke ŝi povas senti
diferencon inter tago kaj nokto kaj nenion pli. Ŝiaj gepatroj
estas for la tutan tagon kaj revenas al la kabano ĉe vesperiĝo
kun manĝaĵoj por siaj idoj. Ŝiaj maljunaj fratinoj
ĉeestas por prizorgi ŝin kaj domajn taskojn.
Ĉu ili iam konsultis kuraciston? La gepatroj de Luri
respondas ke ili havas nek la tempon nek la rimedojn por tio. Ili
diras ke ŝi ne eblos akiri la vidon kaj tiam silentiĝas,
fiksrigardante paradizon.
La gepatroj de Luri, frapitaj de malriceco, eble diris la
veron, aŭ ĉu ili nur volas kaŝi ĝin sub vualo
de malriĉeco. Eble kuracistoj rigardas sensenca la kuracadon
de knabimo kies gepatroj estas tro malriĉaj por toleri ĝian
altan koston.
Luri restas viktimo de denaska deformo kaj malriĉeco.
Ŝi preferus araban dezerton kun ol paradizom sen okuloj. Ŝiaj gepatroj restas indiferentaj
pri ŝia edukado. Havante aliajn infanojn manĝigendajn(kaj
ankaŭ laboron). ili ne dediĉas multan tempon al Luri.
Ili tre feliĉus se iu organizo prizorgus iliajn filinojn. Neniu
el tiuj iam vidis lernoĉambron, ĉar iliaj gepatroj (portistoj
aŭ ŝarĝistoj) ne povas toleri la elspezojn. Ĉio
kion ili povas fari estas nur plenigi la stomakojn.
Luri ŝajnas ne bedaŭri sian situacion, nek eĉ
voli ekseii kion ŝiaj gepartoj planas por ŝi. Ŝi
ankaŭ ne havas plendojn pri la neebleco vidi la mondon ĉirkaŭ
ŝi. Ŝi ŝajnas fakte esto feliĉa pri tio ke ŝi
ne eblas vidi ĝin; almenaŭ la radianta rideto pensigas
tion.
Sed tiuj kiuj vidas ŝian malkapablon, rigardas ĝin
kiel dian tragedion. Verdire estas tragedia situacio kiam gepartoj
de vidmalkapabla knabino ne povas aĉeti okulojn, eĉ se
ili estus aceteblaj en la lando. Ĉiuokaze ili certe pensas
ke tiu kiu skulptis ŝian destinon agintus pli juste se li loĝigintus
ŝin en malbela loko antaŭ ol linfiski ŝiajn okulojn.
|