Redaktante
La neregula apero de Montejo nun
tiom oftiĝas ke oni devas diri ke tio mem iĝis regulo. Nia bulteno almenaŭ
estas okaza eldonaĵo, ĉar ni klopidas aperigi po unu numeron por la
Internacia Himalajo Renkontiĝo en ĉiu dua jaro. Por la 3a IHK ni kolektis msultajn artikolojn, sed nia
talenta desgnanto, Razen Manandhar, intertempe forlasis nin. Tial ĉi-foje ni decidis eldoni
numeron sen bildoj kaj anstataŭe kun pli granda nombro da artikoloj,
inklusive sep skribitaj de unu el la du vicprezidantoj de NespA, Narendra
Raĝ Battaraj. Origine tiu
intencis publikigi propran libreton, sed li afable konsentis lasi ilin
ĉiujn aperi en Montejo.
Pro tiuj ĉi ŝanĝoj, la nuna numero aspektas tute malsama ol
antaŭaj. Ni tamen esperas ke
la partoprenantoj de la 3a IHR kaj niaj aliaj legantoj ĝuos la enhavon.
|
enhavoj
|