La nepala vivmaniero estas plena je kulturaj mirindaĵoj.
Tiuj kiuj volas akiri pli bonan komprenon de la nepala vivstilo
devas unue scii ion pri la baza kultura heredaĵo de Nepalo.
Jen kelkaj interesaj nepalaj kutimoj por instigi vian scivolon.
Akceptado de gastoj
Gastoj en Nepalo tradicie estas
traktataj kiel dioj, ranĝante nur post tiuj. Akceptante gaston,
oni kutime kunpremas la manojn antaŭ si kaj diras "Namste"
aŭ "Namaskar" kun rideto. Ŝerpoj, la famaj montgrimpistoj
de Nepalo, metas khataon, simplan blankan tukon el katuno,
ĉirkaŭ la kolon de gastoj. Girlandoj esats ĉiam signo
de respekto por tre
gravaj perdonoj. "Dhanjavad" estas la vorto uzata por danki iun
pro afableco aŭ iu servo.
La ruĝa tika kaj nigra gazal
Laŭ nepala kutimo, ruĝa marko(nomata tika)
metita sur la frunton signifas la benon de Dio. Ĝi troviĝas
en diverdaj koloroj laŭ ceremonio. La ruĝa tika
estas tre populara en hinduaj kaj budhaj komunumoj. Krome oni metas
kolirion (gazal) ĉe la okiloj de infenoj, kio celas
al eviti okumalsanojn. Plenkreskuloj uzas ĝin kiel losmetikon.
Juneco kaj amo
Nepalaj junuloj ne elmontras siajn
koraferojn. Fari amon publika spektaklo ĉagrenas kaj eĉ hontigas rigardantojn. Knaboj promenantaj
manenmane aŭ manĉirkautajle estas ordinara vidaĵo,
kiu indikas nenion pli ol amikecon.
Geedziĝa kaj familia ligiteco
En lokaj ĵurnaloj infana
geedziĝo, poligamio kaj poliandrio estas okazoj por interesaj
rakontoj. Ili ĉiuj fakte estas kontraŭleĝaj. Geedziĝoj
en Nepalo ankoraŭ estas pleje aranĝitaj, sed tio ne nepre
signifas ke la gefianĉoj e havas iun influon sur la decido de diaj
gepartoj. Malgraŭ ke la plejmulto el geedziĝoj estas aranĝitaj,
tamen eksedziĝoj elcente estas mekredeble maloftaj. La minimuma
aĝo de geedzoj estas dudek unu jaroj por knaboj kaj dek ok
jaroj por knabinoj. LA soruacio antaŭ dudeko da jaroj estis
tute malsama. La familia logiteco en Nepalo estas fortega.
Virinaj vestoj
Per ju pli da vestaĵoj nepalaj
virinoj sin vestas, des pli da admiro ili allogas al si, kaj des
pli ŝajnigas ŝin bonaj. Tiel, ciam indas ke vizitantinoj
ne sin vestu per tro malanunda kostumo en publiko. Tio povas hontigi
pli aĝain nepalanojn, kelkaj el kiuj eĉ povas fari malagrablajn
rimarkigojn.
Manĝaj kutimoj
Nepalanoj ne manĝas ion kio
estas jam tuŝita de la buŝo aŭ lipoj de iu alia.
Tia utraĵo estas rigardata malpura aŭ makula, kaj oni
nomas ĝin nepallingve gutho. Nepalanoj tial ne uzas
telerojn de aliaj ĝis
tiuj estas plene purigitaj.
Plenagaj nepalanoj estas striktaj
pro siaj manĝaj kutinoj kaj ĝenerala konduto. Ili estas
aparte ofendiĝema ankaŭ pro la trinkado de akvo. Ortodoksa
nepalano, vidante senkastulon tuŝi lian trinkaskvujon povas
tuj koleriĝi.
Multaj nepalanoj kutimas trinki
akvon el poro nomota karuva, farita el kupro aŭ latuno,
kun elfluileto aŭ tubeto en ĝi. Prezenti akvon en glaso
estis antaŭ nelonge rara fenomeno. Oni atentas ke la lipoj
ne tuŝu la poton dum trinkado. Lavi la manojn antaŭ kaj
post manĝo kaj tralavi la buŝon estas bona konduto.
Societumado
La gastiganto ordinare ne manĝas
kun la gastoj en tradicia nepala hejmo. Lia ĉefa zorgo estas
gastigi ilin per parolado kaj regalado. Rompi ĉi tiun tradicion
estus tre malĝentila laŭ ortodoksulo. Edzinoj en Nepalo
kiuj rezistas la modernoĝo ne ŝatas akompani siajn edzojn
al grandaj festoj.
Privateco en familio
La kuirejo en tradicia familio, aparte en Katmando valo,
estas kvazaŭ sankta templo. Tipa nepala domo en Katmando havas
kuirejon konstruitan en la surpa etaĝo. Nepalanoj kutime regardas
siajn kuirejojn, preĝejojn kaj provizejojn kiel la plej gravajn
lokojn en siaj hejmoj. Oni povus facile ĉegreni iun, rekte
marŝante en iun el tiui ĉambroj sen permeso de la familicefo.
|