Ekde la frua veda periodo en antikva Hindio, stupoj estis
eroj de la pejzaĝo, ordinare konstruitaj kiel teramasaj tomboj. En la postaj jaroj adeptoj de la
Budho adoptis la stilon kaj popularigis ĝin por rememorigi
la gravan morton de sia respektan majstro en Kusinagara.
La fama libro Mahaparinirvana Sutra, kiu enhavas vivajn
rakontojn pri Gaŭtama Budho en liaj lastaj tagoj, mencias ke
“por kvar kategorioj da individuoj oni rajtas lasi starigi stupon
por simboligi ilian forpason el ĉi tiu nedaŭra mondo.” Ili estas Tathagata (=Budho), Pratjeka
Budho (=Budho kiu atingas enlumitecon nur por si), ia adepto de
Tathagata kaj universala reĝo.
Gaŭtama Budho mem rekomendis al sia disĉiplo Ananda
konstrui tiajn stupojn en vojkruciĝoj por simboligi lian Mahaparinirvana
(lasta forpaso). Tiu
kiu postlasas ĉe stupo girlandon aŭ incenson, farbas ĝin
aŭ preĝas (aŭ simple restas kvieta) antaŭ ĝi
rikoltos ĝojon.
Laŭ volo de la Budho, liaj adeptoj konstruis dek malkomunajn
stupojn en diversaj lokoj de Ĝambudvipa (Bharato) por la memorig
festo de lia morto en Kusinagara en la kvina jarcento a.K. El ĉi
tiuj dek stupoj, ok estis konstruitaj super korpaj restaĵoj
de la Tathagata; la aliaj du estis konstruitaj super lia urno respektive
la cindroj kolektitaj el la sankta funebra ŝtiparo.
Aŝoka, la granda maurja monarko de la tria jarcento a.K.
lasis konstrui 84.000 stupojn super la relikvoj de Gaŭtama
Budho. Li ankaŭ lasis malfermi sep
el la unuaj stupoj, disigi la enhavojn kaj disvastigi ilin tra la
vastega teritorio de Bharato.
La monarko uzis siajn reĝajn rimedojn grandskale por
propagandi la filosofion de la Budho.
Stupojn li rigardis kiel simbolon de la plej alta respektego.
Tiam la figuro de stupoj estis malmulte evoluita.
Tamen adorantoj de la Budho konsideris la stupan arkitekturon
la ĉefa objekto de adoro fare de la kulto.
Dum multaj jarcentoj, la stupo restis la ĉefa simbola
formo de la Budho kaj tiel kontentigis la psikologiajn dezirojn
fare de sekvantoj de la budha kredo por konkreta reprezentaĵo
de sia majstro.
La Mahavamsa, fama budha livro de Ŝri Lanko, entenas
detalajn priskribojn de diversaj etapoj dum la konstruado de stupoj. Laŭ ĝi budhanoj agnoskas
kvar klasojn de stupoj: (1) saririka (kun korperoj), (2)
paribhogika (kun artikoloj de praktika utilo), (3) uddjeŝika
(kun edifantaĵoj), kaj (4) dharmika (de religia signifo). La lasta estas konstruita kiel ago
de profunda religia merito, dum la unuaj tri tipoj ensanktejigas
de popolo. Kleruloj
rigardis ilin kiel metafizikan simbolon, kaj ordinaraj homoj adoris
ilin kiel videblan simbolon de granda lumo.”
Tri homaj Budhoj (Krakuĉanda, Kanakmuni kaj Gaŭtama
Budho) naskiĝis en Nepalo, la lando de la Budhoj. La adoro de stupoj ankoraŭ
estas vivanta tradicio en ĉi tiu lando.
La plej fruaj stupoj troviĝas en Kapilavastu, Lumbini
kaj Ramagram. En Katmando
valo oni rekontas ĉefe dharmikajn stupojn - tie kutime
nomatajn ĉhajtjaoj (termino deventa de ĉita,
la funebra ŝtiparo).
La valaj stupoj rivalas nombre kun hinduaj temploj.
Oni povas vidi ilin starantaj en harmonio flankflanke en
kortoj de antikvaj domoj, en viharoj (monaĥejoj), ĉe
vojkruciĝoj kaj laŭlonge de avenuoj.
La stupoj de Svajambhunath kaj Bodhnath estas la plej renomaj,
kaj laŭ tradicio apartenas al la dharmika grupo, manifestante
kosman idearon. Ili enkorpigas la esencon de mahajana
budhismo en Nepalo. Penigaj
esploradoj de d-roj A.Fuehrer, W.Hoej kaj P.C.Mukherjee prezentis
valorajn servojn al budhisma arkeoloen okcidenta Nepalo dum la lasta
dekjaro de la dek-naŭa jarcento. Fuehrer esploris multajn stupojn
en la najbarejo de Kapilavastu kaj surbaze de pli fruaj esploroj
de L.A. Waddell identigis kaj lokalizis la naskiĝlokon de Gaŭtama
Budho en Lumbini. Hoey
eltrovis la kadukan Kolijan stupon de Ramagram, proksime al Parasi
Bazar ĉe la bordo de la rivero Gharahi.
Mukharjee sukcesis trovi en Tilaŭrakot proksime al Taŭlihava
Bazar la siton de la reĝa urbo Kapilavastu.
Sekve, la budhisma gefrataro finfine nerevokeble reakiris
la longe sopiritajn lokojn Lombini, Kapilavastu kaj Deudah (aŭ
Ramagram) en la okcidenta ebenaĵo de Nepalo.
De granda graveco estas la tri stupoj de ĉi tiuj ejoj
kie Gaŭtama Budho pasigis dudek naŭ jarojn de sia vivo. Ĉi tiuj stupoj estis esploritaj
kaj elkavigitaj de nepalaj arkeologistoj. Situante ĉe Tilaŭrakot,
Rupandehi kaj Parasi en la ebenaĵo de okcidenta Nepalo, ili
prezentas respektive memorigan, votan kaj relikvan stupojn de Gaŭtama
Budho kaj liaj reĝaj gepatroj.
Nepalaj arkeologistoj elkavigis du stupojn en 1968 je preskaŭ
500 metroj norde de la reĝo urbo Kapilavastu. Ĉi tiuj ĝemetaj stupoj
estas trovitaj en gepara pozidio kun bazaj diametroj de po 52 futoj. El la pli granda stupo ne eblis
malkovri ian relikvon. La
plej malgranda, ĉar tro rompiĝinta, ne estis tuŝita;
anstataŭe oni lasis kovri ĝin por estonta scienca esplorado. La loka onidiro estas ke la pli
granda estis dediĉita al la reĝo Sudhodhana, kaj la malpli
granda al la reĝino Majadevi - la gepatroj de la Tathagata.
Lumbini, pro tio ke ĝi estas la naskiĝloko de la
Budho, enhavas multajn stupojn.
La grandega vota stupo situanta en la sud-orienta angulo
de Majadevi templo estas unika en ĝia plano.
Eksperta opinio indikas ke ĝi eble estis konstruita
laŭ koncepto de Tribhuvan-mandalo (mandalo de la tri mondoj). La nuna alteco de la ĉefa konstruaĵo
estas 6 futoj 6 coloj, kaj ĝia baza areo estas 25 kvadratfutoj,
kun po tri elstaraĵoj en la ĉefaj direktoj. Ĝi estas enfermita per borderaj
muroj kiuj havas miniaturajn kvardratajn ĉhaijtjaojn
ĉe la antuloj. Pro
manko de datita antikvaĵo rilata al ĝi, ĝian precizan
daton maleblas ekscii. Tamen ĝi ŝajne apartenas
al la Gupta periodo. Ĉiuokaze
ĉiu stupo de la budha erao estas kvazaŭ vivanta atesto
por la tuta budhisma mondo pri la eternaj veroj de ĝia Inicianto.
|