Akvofontoj en Nepalo
-Navin Lal Ŝrestha
Multe da naturaj varmaj akvofontoj ekzistas en Nepalo.
Se oni banas sin en tiuj ĉi fontoj, oni kuracas paralizon
kaj malsanojn de ventro kaj haŭto senpage kaj sen malbonaj
efikoj.
Naturaj akvofontoj estas kvazaŭ hospitaloj de
naturo. La temperaturo de tiaj fontoj etendiĝas
de 0° ĝis 100°C. Ofte
la popolo de Nepalo nomas lokojn kun akvofontoj Tatopani (tato
signifas en la nepala lingvo ‘varma’, kaj pani ‘akvo’).
Naturaj varmaj akvofontoj troviĝas ekzemple en
Kodari, Hatijana (Sankhuvasava distrikto), Sjabrubesi kaj Ĉilime
(Rasuva distrikto), Bhurung, Dokhola, Singa, Ĉumrung kaj Dhadkharka
(Mjagdi distrikto), Ĝomsom kaj Dhima (Mustang distrikto), Ĉame
kaj Lata (Manang distrikto), Vulvule Khar (Tanahu distrikto), Tatopani
(Baĝhang distrikto), Dhanĉauni (Luma) kaj Tila rivero
(Ĝumla distrikto), Ŝrinagar, Sina kaj Ĉamalaija (Darĉula
distrikto), Riar, Sadhu Khola kaj Saraj Khola. Estas multaj akvofontoj en aliaj
lokoj en Nepalo, sed ili estas konataj nur al lokaj homoj.
El ĉiuj akvofontoj, Tatopani en Kodari estas
la plej fama. Kodari
situas je preskaŭ 200km norde de Katmando, apud la limo inter
Nepalo kaj Ĉinio. Multaj homoj iras al Tatopani en
Kodari ĉiujare. Ili
banas sin en ĝia varma natura akvo ĝiskontentiĝe.
|