Narendra Bhattaraj estas la nuna vicprezidanto de la Nepala
Esperanto-Asocio (NEspA), kaj unu el ties membroj kiuj eklernis
Esperanton de Joachim Werdin el Pollando en la komenco de la naŭdekaj
jaroj. Li ofte ŝercas,
sed evidente ne kiam li eniris Esperantujon, ĉar li streĉas
siajn fortojn ĝis rompiĝpunkto por mastri la lingvon.
Joachim Werdin faris siatempe la distingon ke lingvo povas
esti facila sed ne simpla, kaj mi pensas ke kaj Narendra kaj mi
ambaŭ samopinias ke tio validas pri Esperanto. Post rapida akiro de la facilaĵoj
venas pado preter longa aro da malsimplaĵoj – unu post (sed
ofte interplektita unu kun) alia.
Por ke niaj cerboj ne tro hejtiĝu dum la ĉiusemajnaj
kunvenoj de NEspA, Narendra de tempo al tempo ellasas malserozajn
rimarkojn por nia konsidero, post kio ni iras returne al la uzo
de –iĝ kaj –ig.
Li diradas ke li havas dudek jarojn, kaj ke tiu aĝo
dum multaj jaroj nun ne ŝanĝiĝis.
Bonŝånce mi ne devas decidi ĉu mi alparolu lin
en la nepala lingvo per bhai (pli juna frato) anstataŭ
daj (pli maljuna frato), ĉar kutime ni parolas inter
ni en Espernto aŭ ofte (horrible dictu) en la angla,
mia gepatra lingvo kaj lia gebopatra, kaj tiuj lingvoj ne faras
tiun ĉi distingon.
S-ro Narendra (li ĉiam nomas min S-ro Philip, duone suprenrigardante
al mi duone traktante min kiel egalulon) studis ingenierarton en
Mumbaj antaŭ tridek jaroj (eble kiam li ankoraŭ atendis
permeson eniri la uteron), kaj unu el liaj proferoroj estis iu S-ro
Parik. Tiu estis jam
maljuna kaj mortonta. Sed
antaŭ ol morti li iutage parolis al sia nepala studento pri
Esperanto, kaj konsilis ke li ne forgesu pri ĝi.
Laŭdata estu Alaho!
Nia vicprezidanto ne forgesis. Nepalo estas lando konsistanta el
fervoraj legantoj (kvazaŭ legistoj) de ĵurnaloj, kaj kiam
li vidis anoncon pri nova kurso gvidota de Joachim Werdin, li reagis. Li nun estas unu el la plej fortaj
motoroj de NEspA.
Post laciga tago kiel altranga oficisto en Telekomunikado-Korporacio,
S-ro Bhattaraj ŝatas hejmeniri, ŝerci iomete kun sia edzino,
filo kaj filino, manĝigi sian hundon Pepsi, kaj poste skribi
ion en Espernato. Ĉi
tiu parto de Montejo prezentas kolekton da artikoloj verkitaj
aŭ tradukitaj de li.
(Se la manko de kopirajtleĝo en Nepalo ne devigas lin
mencii siajn fontojn, mi certas ke li almenaŭ dankskuas la
kapon en ilia direkto.) Li skribis ĝin por la 3a Internacia
Himalaja REnkontiĝo por ke la partoprenantoj sciu iom pli pri
Nepalo ol kio venas sub la okulojn.
Mi citos frazon el la Renkontiĝa Libro: "Se vi trovos
ion nekontentiga bonvolu tuj atentigu S-ron Narendra Bhattarai (tel.
981021431) pri tio."
-Philip
H. Pierce
|