Iu frua vizitanto al Katmando iufoje rimarkis: “Ĉu alia domo estas templo,
kaj ĉiu alia tago – festivalo.”
Pro tio ke pli ol 22,500 religiaj monumentoj estas disigitaj
tra Katmando valo, ĉi tiu diro ne estis flanka de la celo kaj,
rilate al “ĉiu alia tago,” estis nur iom milda troigo. Troviĝas pli ol dek kvin festivaloj
en la nepala kalendaro, sumante al cent dudek tagod de celebroj
ĉiujare; tio estas, pli ol tridek elcentoj de la jaro povas
esti rigardataj kiel festtagoj.
Estas hinduaj festoj, budhaj celebroj kaj festivaloj de la
indiĝenaj popoloj de la valo.
Iuj estas grandaj melaoj, religiaj foiroj kie miloj
amasas ĉe templo de adoranta dio anu diino, sed iuj estas kunvenoj
por familianoj de unu sola korto.
Ofte malfacilas sciiĝi kiuj religianoj celebras festivalon,
ĉar hinduaj, budhaj kaj aliaj, animismaj kredoj miksiĝas
harmonie en Nepalo. En festivalaj tempoj la diferencoj
eĉ pli kunfandiĝas.
Sekvantoj de iu kredo povas plenumi ritojn, sed la amuzo
ĝueblas por ĉiuj.
La ciklo de festivaloj en Katmando radikas en ĝia historio,
mitologioj kaj religioj. La
origino perdiĝas en legendo, sed kelkaj festivaloj estas menciitaj
en historiaj rakontoj de antaŭ mil jaroj. Kelkaj eĉ datiĝas de antaŭ
tiu tempo. Festivaloj
pleje honoras la multegon de la dioj de Katmando valo kaj celebras
ties mitologiajn venkojn super malicaj spiritoj. Kelkaj signas sezonojn, ekzemple
la komencon de musono aŭ la finon de rikolto. Aliaj honoras parencecon. Ĉiuj estas aprobitaj oportunoj
por liberigi la emociojn kaj sin amuzi.
Antaŭ ĉio, festivaloj estas agnosko de la antikva
kaj forta ligilo kiu estas la religio kaj kulturo de la valo.
Antaŭ nelonge la festivaloj estis la ĉefa formo
de komunuma amuzo. Ankoraŭ
ili restas ŝatata distraĵo malgraŭ radio kaj televido. Multaj tradicioj ne ŝanĝiĝis
dum jarcentoj. Kelkaj
modernaĵoj entrudiĝas; ekzemple la ligna kadro de la ĉaro
de la vivanta diino Kumari iĝis metala.
Nuntempe elektraj kabloj obstrukcas la turpinton de la dio
Ruĝa Maĉhendranath altan je 30 metroj, sed tradicio superas:
la kabloj estas fortranĉitaj por ke la dio povu sekvi sian
ritualan vojon.
Escepte de etaj detaloj, nepalaj festivaloj konservas sian
autentikecon. Ili ne
estas eventoj por turistoj, sed esprimoj de vitala kulturo kaj religio. Tiaj ritoj kaj tradicio ebligas
unikan komprenon de la vivmaniero, sinteno kaj kredo de iliaj celebrabtoj.
Al eksteruloj, festivaloj prezentas kolorplenan vidaĵon
de la popolo en iliaj feliĉaj kaj malstreĉaj momentoj.
En la amaso oni povas vidi etnajn popolojn en iliaj plej tradiciaj
vestoj: Tamang virinojn
en koloraj tolaĵoj portantajn pezajn metalajn juvelojn, aŭ
dikajn malaltajn Gurung virojn kun khukrioj (longaj nepalaj
tranĉiloj) ŝovitaj sub rimenojn.
Preskaŭ ĉiu semajno en Katmando prezentas bonan
ŝancon por ĉeesti festivalon.
En iuj ĉeffestaj tempoj “festivalo-ĉasado” povas
esti tuttaga obsedo: oni devas multe moviĝi ien-tien por kapti
ĉiujn celebrojn okazantajn en la valo.
Lokaj celebroj okazigataj de urbetoj estas malpli konataj
sed tamen partoprenindaj.
La fakto ke kvar diversaj kalendaroj estas uzataj, ne inklusive
la gregorian, komplikas la situacion al okcidentanoj. La festivaloj preskaŭ ĉiam
okazas en malsamaj okcidentaj datoj de unu jaro al alia.
Sed se la tempo varias, la celebro mem restas neŝanĝebla.
Kvankam ĉiu festivalo estas unika, kelkaj trajtoj estas
komunaj. Ĉiu festivalo honoras iun dion
aŭ diinon. Nepre
okazas religia ofero aŭ adoro.
De frua mateno virinoj alportas bele aranĝitajn telerojn
plenajn je floroj, rizo kaj aliaj manĝaĵoj al la dio.
Dum specialaj festivaloj, kiam idolo de dio veturas per ĉaro,
la ĉirkaŭa rigardantaro kelkfoje estas tiel amasa ke oni
nur povas ĵeti ruĝan farbon kaj manerojn, esperante ke
ili atingos la ĉaron aŭ ties okupanton.
Dum la grandaj festivaloj (melaoj) nuboj da incenso
parfumas la aeron, religia muziko sonas, kaj vendistoj de tikaoj
faras sian komercon. Kontraŭ
malgranda sumo, tiuj metas koloran markon simbolantan la trian okulon
de homo sur la frunton de adeptoj.
Tiuj lavas sin rite per sankta akvo, se la templo situas
sur riverbordo (prefere ĉe kunfluo de du riveroj).
Ĉiu familio havas sian propran dion aŭ diinon adorantan
laŭ sia tradicio, bezono kaj inklino: ofte Lakŝmi por
asekuri prosperon, aŭ la diajn parojn de Ŝiva kaj Parvati,
aŭ Kriŝna kaj Radha por asekuri geedzan feliĉecon.
Se infano malsaniĝas, iu familiano povas iri al templo
de Sitala, la diino de infanaj malsanoj sur Svajambhunath monteto. Ĉiumatene tibetaj budhanoj
prezentas sep bovlojn da akvo ĉe la familia altaro, kaj oferojn
de lumo, incenso, muziko kaj aliaj objektoj agrablaj al lamaoj,
Budhoj kaj Bodhisatvoj, kaj al la darmo mem.
Ĉiu angulo de la socio estas penetrita per religio de
spiritoj. Feran stifton
oni enbatas en pordojn por forpeli la malbonajn inter ili. Bildoj de serpentaj dioj (nagaoj)
estas gluitaj al pordoj. Ritoj devas esti faritaj antaŭ
la konstruo de novas domo por pacigi la nagaojn, kiuj loĝas
sub tero.
La religio kuntrikas la socion per siaj multaj malgrandaj
ritoj en kaj ekster familio.
En la tago de Bhaj Tika dum la festivalo de Tihar, fratoj
ricevas multkoloran tikaon de siaj fratinoj. Se oni ne havas patrinon, oni iras
al Matatirtha “por vidi la vizaĝon de sia patirno en la spegulo
de la akvo de sankta lago.”
Dum Dasajn, Tihar kaj multaj aliaj festoj ĉiuj vizitas
la tutan parencaron.
Dozenfoje la stratoj eksplodas kun la ĥaoso de juneco. En la tago de Lakŝmi Puĝa,
grupoj da homoj iras dum multaj horoj de domo al domo, kantante
“bhaijlo – bhaijlo” kun ĝoja unutono.
En la tago de Ghantakarna, infanoj streĉas ŝnuron
trans stratojn, petante imposton, haltigante trafikon por kolekti
monon por la entombigo de maljuna demono kaj saltante ĉirkaŭen,
kantante.
Estas kvazaŭ festtempoj neniam ĉesus. Nepalo estas ne dimanĉe religia
loko. Ĝi estas
tio ĉiam kaj ĉie, en ĉiuj anguloj kaj ĉiuj skulptitaj
fenestroj, frumatene en stratflanka sanktejo kaj malfrunokte – dum
kantoj aŭdeblaj en ripozpavilonoj de temploj.
Oni ne necesas esti religia persono por senti la efikon de
religio, same kiel oni ne devas esti religia por senti la pacon
de arbaro. La dioj
kaj diinoj, gvidante kaj inspirante, igas la nepalan socion pacplena,
tolerama kaj saĝa.
|