enhavoj
|
Kia estas nepala manĝo? Tio ne estas nekutima demando de
unuafoja vizitanto al Nepalo, sed mirige ĝi ofte aŭdiĝas
el la buso de ankaŭ duafoja aŭ triafoja vizitanto.
En ĉi tiu lando fakte pli ol naŭdek elcentoj de la popolo
estas farmistoj. Oni oferas
manĝaĵojn al dioj aŭ pliaĝuloj, kaj manĝaĵoj
estas fokuso de preskaŭ ĉiuj festivaloj.
Ĉar Nepalo estas lando limanta al landoj konataj pro bongustaj
manĝoj jam de antikva tempo, oni povus supozi ke gi mem evoluigis
belegan tipan kuiradon. Tiu fakte evoluis, sed por kompreni
kia ĝi estas, mi devas unue fari alian demandon: Kio signifas “nepala”?
Demandu iun nepalanon kaj vi trovos ĉe li aŭ ŝi
malficilon difini nepalecon, ĉar ekzistas almenaŭ tridek kvin
gentaj grupoj kun malsamaj lingvoj, vestoj, kutimoj kaj, iagrade, kiurartoj.
Konsentite, la ĉiutaga manĝo baziĝas sur la eblecoj
allasitaj de la medio. En
foraj regionoj, oni havas malmultajn elektojn: oni manĝas kion oni
povas kultivi. La ŝerpoj manĝas terpomojn
du aŭ tri foje en tago - aŭ simple boligitajn (kaj manĝitajn
potelere), aŭ en bongustaj stufaĵoj, aŭ kiel pano (alu
roti), pastbulo en supo (rhil doke) aŭ spicita kaĉo.
Kvankam terpomoj enkondukiĝis ĉe ĉi tiuj montaruloj
iom pli ol antaŭ jarcento, ŝerpoj kaj terpomoj nun estas kvazaŭ
nedisigeblaj, same kiel nu rizo kaj kareo.
Loĝantoj en la montaro kaj malaltejo de Nepalo, aparte
katmandanoj, sin vivtenas per dal, bhat kaj tarkari: rizo
(bhat) kun densa supo de lentoj (dal) kaj legoma kareo (tarkari).
Estante la plej ĝenerala nutraĵaro, ĝi plej proksimas
al nacia manĝo. TAgo sen dal-bhat estas rigardata
kiel malkompleta en multaj domoj de Katmando. La ĝenerala meztaga saluto
inter najbaroj de Katmando valo post “Kiel vi fartas?” estas “Ĉu
vi jam manĝis rizon?” “Rizo” ĉi tie signifas tagmanĝon.
Se dal-bhat ŝajnas tre simpla por montmarŝantoj,
kiuj konsumas ĝin dum semajnoj, oni trovas grandan diversecon en
ĝia ingrediencoj kaj en ĝia preparado.
La tipa mezklasa manĝaĵo de katmanda domo konsistas el
tarkari de faboj, verdaj pizoj, karatoj, kukurboj ktp. Ĝi estas ĉiam spicita
per diversa kombino de zingibro, ajlo, cepo, kapsiketo, kurkumo kaj masala
(miksita spica preparitaĵo, milde dolĉita per kariofilo, cinamo
kaj kardamono). Dal
troviĝas en pli ol dozeno da specoj: nigra, verda, flava kaj ruĝa,
kaj el diversaj sekaj faboj), kiuj estas kuiritaj, ĝis ili iĝas
densa supo, kun kelkaj el la supraj spicoj.
Rizo, kutime kaj prefere blanka (kvankam ruĝa kaj bruna
specoj manĝiĝas en montara regiono), vaporkuiriĝas kaj
serviĝas en grandaj porcioj.
Nepalanoj amas spicon kaj scias fari kelkajn bongustajn aĉarojn.
Tiuj konsistas el peklitaj legomoj (ekzemple tomatoj, pizoj, karotoj
aŭ kukumoj) spicitaj per multo da zingibro, ajlo, salo kaj aliaĵoj. Kelkfoje rostitaj semoj kaj sekigita
fisaĵo aldoniĝas. Aĉaroj
troviĝas salaj, acidaj, dolĉaj aŭ akraj-ĉiuj kun fortega
gusto, tiel ke oni bezonas nur plenkuleron por la tuta manĝo.
Viando estas ĝenerale manĝita dum specialaj okazoj,
kaj tiam en grandaj kvantoj, ekzemple en la Daŝajn kaj Tihar festivaloj. Kutime, oni distranĉas ĝin
en malgrandajn pecojn kaj kuiras tiujn en spicita karea sauco, aŭ
fritas ilin kun kapsiketoj.
Kokaĵo, bubalaĵo, porkaĵo, safaĵo aŭ
fisaĵo troviĝas freŝa preskaŭ ĉie, sed la manĝado
de bovaĵo kaj la buĉado de bovoj estas strikte malpermesata
laŭ hindua religio kaj kutima leĝo.
Ĉjura
estas vario de dal-bhat-tarkari populara inter nevaroj, malnovaj
logantoj en Kathmando valo. Ĝi
estas sekigita kaj batita rizo prezentita kun diversaj viandoj, legomaj,
kareoj kaj aĉar.
Ekster Katmando valo, kie malmultas la vario de legomoj, manĝoj
estas pli simplaj. Roti
(nefermentigita pano) kun legomoj kaj lentoj estas ofte manĝita en
la suda parto de Nepalo.
Super alteco de 3,000 metroj, maizo, milio, hordeo kaj tritiko
fariĝas ĉefaj manĝeroj.
Ĉiutaga maten-kaj vespermanĝo de multaj montaraj vilaĝanoj
estas dhindo, densa kaĉo de muelita maizo, potencigita per
saŭco de ĉie uzata sag, la nepala spinaco, aŭ la
fama gundruk, sekigitaj kaj fermentigitaj legomaj folioj, precipe
de siŝnu (urtiko). En la ekstrema okcidento, popoloj
sin vivtenas per densa pano farita el kruda bruna tritiko.
Hordeo, terpomoj, laktaĵoj kaj kelkaj fortigaj legomaj
nutras la loĝantojn de la plej alta Himalajo. Jes, kaj foje poefagsteko. Komercistoj al Tibeto trapasas 6.000-metrajn
montpasejojn, kunportante nur iom pli ol seka sampa (hordeo muelita
por ke oni povu miksi ĝin kun buterteo) aŭ eble iom da ĉhurpi
(kazeino) aŭ viando. Se
vi iras supren al Khumbu, Langtang aŭ Manang, nepre provu iom da
sampa. Ĝi estas
bongustega, nuksgusta kaj nutroriĉa; ĝia granda energienhavo
faras ĝin ideala manĝaĵo por montmarŝantoj.
Vi eble havos malpli da sukceso engluti tason da tibeta buterteo,
kiu, kiel oni scias, mallogas okcidentanojn kaj eĉ nepalanojn de
la ebenaĵo.
Kelkaj provindaj nepalaj manĝaĵoj:
Dal-bhat
tarkari
Ne
sufiĉas manĝi nur unufoje, ĉar ĉiu kuirado malsamas
de tago al tago. Nepre provu iom da aĉar
por ĝui la veran guston laŭ nepala stilo. Kvankam troviĝas ĉi tiu
manĝo en multaj restoracioj de Katmando, indas ĝui ĝin
en iu domo por senti la kunan etoson.
Dal-roti-tarkari
Diversaj specoj de roti troviĝas en nepala kuirado. Kutime nepalanoj manĝas ĝin
kun lentoj kaj/aŭ legomoj.
Puri, roti, ĉapati, paratha kaj eĉ alu roti
kaj pani roti - ĉiu farita el muelita tritiko, rizo aŭ
hordeo - servas kiel substituaĵo de stomakpleniga dal-bhat-tarkari. En domo aŭ sur pado, oni povas
ŝmiri ilin per lentoj, legomoj, viando, fromaĝo aŭ eĉ
arakidaĵo kaj ĵeleo.
Ĉjura
Ĉjura aŭ baĝi estas la vaporkuirita rizo
manĝita en seka formo. Ĝi estas populara posttagmeza
manĝeto, aparte en Katmando valo.
Kutime oni manĝas ĝin kun terpomoj, legomoj aŭ viando. Ĉi tiuj manĝeton preskaŭ
devige sekvas nepala teo, dolĉigita per sukero kaj lakto.
Sukuti,
kaĉila
Nepalanoj
ĝuas viandon per diversaj manieroj.
Inter tiuj menciindaj estas sukuti (sekigita viando). Eblas prepari ĉi tiun viandan
manĝaĵon el bubalaĵo, kapraĵo, ceraĵo aŭ
fisaĵo. Ĝi manĝiĝas kiel
simpla preparaĵo, kareo aŭ bongusta peklaĵo.
Momo
Momo, nun ege populara tra la lando, estas nova fenomeno ĉi tie. Origine de Tibeto, ĝia preparado
ŝanĝiĝas laŭ regiono.
Ĝi estas vaporigitaj postabuloj el kolbaso.
Kompreneble nepalaj manĝoj povas esti iom tro spicaj
por ne alkutimigintaj okcidentanoj pro la nekalkuleblaj spicoj kunmetitaj
en ilin dum preparado. Ĉiuokaze
tion bone kompensas la gusto; do kutimigu vian stomakon kaj ĝuigu
vian langon al ili!
|