Rerigardo al la
2a Internacia Himalaja Renkontiĝo
La 2a Internacia
Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26a de februaro ĝis la
6a de marto 1998. Dudek
du esperantistoj el 12 landoj partoprenis.
La plej granda nombro da partoprenantoj el sama lando estis
sep, el Japanio.
La programo komenciĝis
en la 27a kun vizitoj al vidindaĵoj de la valo de Kathmando.
Unue oni iris al Paŝupati templo, kaj poste al Baudha
stupo kaj Bhaktapuro, iama reĝa urbo.
En la 28a oni
promenis tra la urboj de Katmando kaj Patano, centro de artistoj.
La 1an de marto
oni veturis al Ĉitavan.
Survoje oni travivis aventuron: perflosan boatadon sur rapidkva
Triŝuli rivero. Post
la flosado oni tagmanĝis kaj veturis al Ĉitvan per alia
buso, atingonte Ĉitvan Nacian Parkon en malfrua vespero.
Dum la sekvanta
mateno oni promenis en arbaro.
Post matenmanĝo unu grupo ekskursis sur elefantoj, kaj
post tagmango veturis per boato sur Rapti rivero, kaj pli poste
rajdis sur elefantoj. Dum
la boatado oni povis vidi diversajn specojn de verdaĵoj kaj
sovaĝaj bestoj: ekzemple, unukornaj rinoceroj, krokodiloj,
cervoj, kunikloj kaj lokaj birdoj. Vespere profesiaj artistoj regalis
ĉiujn per kultura programo.
En la sekvanta
mateno oni promenis ankoraŭfoje en la arbaro piede. Post matenmanĝo oni veturis
al Pokhara. Survoje
oni vidis diversajn naturajn vidaĵojn, inklusive Begnas lagon
kaj Davis akvofalon. Antaŭ
vespermanĝo estis programo de popoldancoj.
Gejunuloj kaj geknaboj dancis kun granda entuziasmo. Ĉiuj ŝatis tiujn ĉi
dancojn, kaj fine multe da partoprenantoj mem dancis kun la artistoj.
En la sekvanta
mateno ĉiuj leviĝis frue por rigardi panoramon de montpintoj,
sed bedaŭrinde l ĉielo estis kovrita de nebulo, tiel ke
Maĉhapuĉhre ne estis klare videbla.
Poste oni promenis tra la urbo de Pokhara, vizitante Feva
lagon kaj templon de la diino Barahi sur insuleto meze de ĝi.
Post matenmanĝo oni vizitis plurajn interesajn lokojn
de Pokhara, ekzemple Mahendra groton, K.I. Singh ponton kaj Mahendra
ponton. La saman tagon oni revinis al Katmando.
La 5a marto estis
libera tago, kaj la 6a la fina tago.
La fina kunveno komenciĝis je la 3a horo. Ĉiuj partoprenantoj interŝanĝis
ideojn, paroladis pri la enlanda Esperanto-movado kaj donis valorajn
sugestojn al ties membroj.
Je la 6a horo
komenciĝis la internacia vespero.
Ĝi estis inaŭgurita de S-ro Kumar Poudel, kuna
sekretario de la ministro por turismaj aferoj.
Li diris ke Esperanto instigas turismon kaj fortigas internacian
fratecon. Poste li
dosdonis memoraĵojn de Nepalo al ĉiuj partoprenantoj. Vicprezidanto S-ro Lok Pani Agnihotri
donacis 100,000 rupiojn, kaj S-ro Irene Leland 2.500 rupioj, al
NespA. La kunveno finiĝis
per manĝo kaj periodo de babilado, kantado kaj dancado. Oni esprimis la intencon okazigi
la 3an Internacian Himalajn Renkontiĝon en la sama dato de
la jaro 2000.
-Ganga Malla
|