Esperanto ĉe Everesto
-Mukunda
Pathik
Mi aŭdas
kaj legas regule pri diversaj agadoj en Esperantujo, kaj laŭ
mia scio ĝis nun neniu esperantisto vojaĝis al Everesto
(8.848 metroj). Sed finfine en la “nova jarmilo”
tio okazis.
Fine de 1999
S-ro Emin Baro, novzelandano kiu nuntempe laboras en Suda Koreio,
prezentis sin telefone al mi kaj demandis pri loĝebleco (mi
estas membro de Pasporta Servo).
Mi invitis lin gasti ĉe mi, kaj baldaŭ eksciis
ke li volas piedvagadi ĝis la baza kampadejo de la plej alta
monto en la mondo. Li proponis ke ni iru duope. Post iom da hezito mi konsentis.
La 6an de januaro
2000 mi kun miaj tri filoj bonvenigis S-ron Baro en Tribhuvan Internacia
Flughaveno, elmontrante esperantan flagon. Ĉe mi ni denove diskutis pri
datoj, vetero, flugbiletoj, tranoktejoj, kostoj, varmaj vestaĵoj
ktp, ĝis ni sentis nin kontentaj pri la aranĝo.
Ni decidis vojaĝi
sen gvidisto aŭ portisto, kvankam piedvagadi al la baza kampadejo
de Everesto en la malvarma sezono estas terure malfacile. Fakte multe da amikoj konsilis ke
mi ne kuniru, ĉar tio povas esti iom dangera.
De Katmando ni
flugis al Lukla per malgranda aviadilo.
Kelkajn minutojn post la eliĝado ni estis marŝantaj
direkte al Everesto.
La vojo ĝis
la bordo de Dudh Kosi (‘Lakta Rivero’) estas sufiĉe kruta.
Dum la vagado ni uzis nur Esperanton.
Ni ne petis ion de iu, zorgante pri bezonaĵoj inter
ni. La sento ke ni faras historion ene
de Esperantujo instigis nin.
Ni ĝojis larmoj pro la bela pejzaĝo kaj pro la
aventuro.
Afero de ĉiu
konata estas tio kio okazis la 29an de majo 1953, kiam du bravaj
homoj, S-ro Tenzing Ŝerpa (nepalano) kaj S-ro Edmund Hillary
(novzelandano) sukcese surgrimpis Everston unuafoje en la historio
de la mondo. Preskaŭ duona jarcento pasis
de tiam, sed neniu esperantisto vojaĝis al Everesto, ĝis
finfine mi (nepalano) kaj S-ro Emin Baro (novzelandano) levis grandan
esperantan flagon ĉe gia bazo.
Ni piediris tre
rapide. Estas konsilinde
ripozi survoje du tagojn en Namĉe Bazaro (fama loko, nomata
la pordo al Everesto). Ni
tamen malatentis tiun ĉi konsilon, marŝante vigle antaŭen
kaj tranoktante en teodomoj.
Nokte la temperaturo subiris ĝis -15°C, kaj ni bonvenigis
la ŝancon meti la piedojn en kunvojn de hejtigita akvo.
Por la sano en
altaj regionoj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas aparte
gravaj. Bedaŭrinde, la prezoj de manĝaĵoj
kaj trinkaĵoj estas tre altaj en la Everesto-regiono. Ekzemple, palaĵo da nudeloj
kaj botelo da Coke kostas po 10 rupioj en Katmando, sed oni pagas
tie 60 rupiojn por nudeloj kaj 160 por Coke - pli multe ol en kvin-stelaj
hoteloj.
Dum la vojaĝo
ni renkontis diversajn eksterlandanojn.
Kutime homoj piedvagadas grupe. Ni ankaŭ povis vidi de tre
proksime diversajn bestojn, ekzemple gruntbovojn, or0fazanojn (nep.
danfe, la nacia birdo) kaj moskcervojn.
Sed ĉio
ne iris laŭ plano. Survoje
mi malsaniĝis pro alteco kaj devas tuj reiri al pli malalta
loko. En tia situacio oni spiras tre rapide,
kaj tamen oni sentas kvazaŭ oni ne ricevus sufiĉe da oksigeno.
La kapo peziĝas kaj forte doloras, kaj la okuloj ruĝiĝas. Lokuloj rekomendas ke oni manĝu
ajlon.
Bonŝance
mi povis flugi per helikoptero reen al Lukla kaj Katmando. Dum 15minutoj mi spiris el kanistro
de oksigeno. Intertempe
mi resaniĝis. Fino
bona, ĉio bona. Kion
oni ne faras pro amo al Esperanto?
|