enhavoj
|
|
“Se ekzistus nenio alia en Nepalo krom Darbar placo de Bhaktapuro, tamen indus vojaĝi duone ĉirkaŭ la globo por vidi ĝin.” - E.A. Powell |
Antaŭe nomata Khopa en la nevara lingvo, la urbo de Bhaktapuro
estas vivanta muzeo kaj mondheredaĵsito. Ĝi atestas la lertecon de siaj
metiistoj dum la Malla reĝimo (de la 12a ĝis la 17a jarcento)
per la nevar-etna arto kaj arkitekturo sur multaj monumentoj tra la tuta
urbo. Bedaŭrinde, tertremo
en la jaro 1934 detruis pli ol kvar mil domojn kaj templojn de historia
graveco. Tamne la hodiaŭa
urbo havas ankoraŭ sufiĉajn monumentojn por pruvi ke dum tiu
reĝimo troviĝis pli da temploj ol domoj en Katmando valo. Hodiaŭ vizitanotj vagantoj
tra ĝia mallarĝaj stratoj kaj preter ĝiaj antikvaj konstruaĵoj
reeniras mezepokan mondon. Inter
la tri urboj de Katmando valo, nur Bhaktapuro ankoraŭ konservas sian
ĉarmon kaj senton de alimondeco.
La nevaraj loĝantoj de Bhaktapuro plejparte estas hinduoj,
kaj malnovaj religiaj tradicioj ankoraŭ diktas ilian vivmanieron. Situante dek kvar kilometrojn oriente
de Katmando, ĉi tiu pacoplena, konservativa urbo akre konstrastas
al kvazaŭ freneza Katmando.
Bhaktapuro estis konstruita en la malfrua dek-dua jarcento
de la reĝo Ananda Malla. Kiel
multaj nevaraj komunumoj, ĝi staras alte super siaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.
Unue aranĝita en formo de granda konko, unu el la emblemoj
de la protektanta dio Viŝnu, ĝi poste estis finkonstruita kiel
fuorto kun ok pordegoj. Unu el tiuj restas en Bharvaco kvartalo
en la okcidenta parto de la urbo.
En la antikva periodo, Bhaktapuro estis sekura kontraŭ
atakoj, ĉar estis malfacile aliri kaj penetri ĝin. Eble pro tio la Malla regantoj faris
Bhaktapuron sia ĉefurbo.
La pli kaj pli prosperanta turismo de ĉiu pasanta jaro
alportas daŭre kreskantan fluon de turistoj al ĉi tiu loko.
Vizitantoj okupiĝas pri siaj fotiloj, penante kapti memorojn por
la estono. Ilin allogas la sentempeco de la
urbo, kiu aspektas kiel antaŭ centoj da jaroj. Ankaŭ la festivaloj, dancoj
kun tradicia muziko kaj regaloj de la loka popolo en gaja humoro faras
la etoson pli fascina.
Bhaktapuro estas benata de la Nava Durga, la diaj emanintinoj
de la diino Durga. Por sekureco,
la reĝo Ananda Malla konstruigis sanktejojn por la Aŝta Matrika
(ok emanintinoj) de la patrino diino ĉe la ok ĉefaj direktoj
en la periferio de la urbo.
Pli ol naŭdek elcentoj de la loĝantaro estas farmistoj,
sed ili laboras ankaŭ kiel ĉarpentistoj, masonistoj aŭ
potistoj - profesioj hereditaj de iliaj prapatroj por la tempo kiam ili
ne farmas. FAkte, la plej lertaj ĉarpentistoj
kaj lignoskulptistoj devenas el Bhaktapuro. La virinoj teksas hejme tolon por
privata uzo aŭ vendado. La
urbo estas fama ankaŭ pro la haku topi (speco de nigra ĉapo)
kaj ĝuĝu dhau (bongustega jogurto farita nur tie). Ĉu temas pri farmado, konstruado
aŭ regalado, forta sento de komuneco regas inter la farmistoj; kiel
en la pasinteco, ili helpas unu la alian senpage.
Viroj vestitaj en kac, hejme teksita vestaĵo ligita
ĉirkaŭ talio, kaj virinoj en hakupatatasi (la tradicia
hejme teksita nevara sario kun ruga orlo) estas ordinara vidaĵo dum
la farmsezono. Do meza majo
ĝis frua junio, oni povas vidi ilin plantantaj rizon, kiu estos rikoltita
de meza novembro ĝis frua decembro.
La normala vojo por eniri la urbon komenciĝas en Sallaghari,
la pinarbaro ĉe la okcidenta periferio - kiun turistoj ofte vizitas
por observi vespertojn. Ĉi
tiu loko ankaŭ estas ofte vizititaj de novaj geedzoj por ricevi benon
de Sarasvati (diino de artoj kaj lernado) kaj Ganeŝ (dio de bonaŭguraj
komencoj kaj okazoj). Du
notindaj lagoj situas iom for. La
antaŭa, laŭ enskriboj ĉe ĝia orienta bordo, datiĝas
de 1216 p.K., dum la tempo de la reĝo Ari Deva Malla. Ĉi tie oni ĝuas neobstrukcitan
vidaĵon de Ĉangu Narajan templo (kvara jarcento p.K.) sur pinto
de monteto. En helaj tagoj
Napukhu lago kaptas reflekton de himalajero Langtang. De ĉi tie Durbar
placo atingeblas en dek minutoj.
Durbar placo meze de la urbo estas sonĝmondo por amantoj
de arto kaj arkitekturo. Ĝi
estas brila memoraĵo de la eknomia prospero de la Malla periodo. La bieno de la Malla regantoj estis
komplekso de palacaj administraciaj konstruaĵoj. De ĉi tie, la Mallaoj regis
Katmando valon de la dek-dua ĝis la dek-kvara jarcento, kaj poste
nur Bhaktapuron ĝis la dek-sepa.
La ĉefa enirejo al la placo, grandega pordo, estis konstruita
dum la vivo de la reĝo Bhupatindra Malla (1696-1722). Tiu mem estis metimajstro. Apud la enirejo staras paro da leonoj
kune kun idoloj de la dio Bhajrav kaj la diino Ugraĉandi, kiuj ambaŭ
lastaj estas eksterordinare belaj - antaŭaĵoj de venontaj beloj.
Durbar placo estas trezoro de vidaĵoj, kiujn oni devas asimili
malrapide. Proksime, la deutaĝa pagoda
templo de Badrinath (Viŝnu), ornamita per fajne skulptitaj pordoj
kaj apogstangoj, estas tre impona.
La birdo Garuda, lia veturilo, sidas antaŭe sur kolono. Ankaŭ ŝikhara-temploj
de Rameŝvar kaj Ŝiva troviĝas proksime.
Kolektive nomataj Cardham, ili allogas kredantojn esperantajn lokon
en ĉielo. Proksime situas Bhandarkhal kun arko pordokadro de stonmasonaĵo.
Apud ĝi staras la grandioza Ĉaukot palaco, konstruita
en la frua dek-sesa jarcento de la reĝo Ĝag Ĝjoti Malla.
Nun uzata kiel nacia bildogalerio, ĝi enhavas inter siaj multaj
antikvaĵoj ŝtonan skulpturon de Hari-Ŝankar, kiu konsistas
duone el Ŝiva kaj duone el Viŝnu, kaj manuskripton skribitan
en 1247 p.K. Ĝia enirejo estas gardata de
grandegaj idoloj de Hanumante Bhajrav kaj Narasingha, la unua avataro
(kun leona kapo) de Viŝnu.
Kelkajn paŝojn antaŭe troviĝas la mondfama
majstroverko “la ora pordego.” La
multmana ora diino Taleĝu serene fiksrigardas al subaj observantoj. Paro da kalaŝoj (sanktaj
vazoj por akvo) kaj idoloj de diversaj dioj altigas la impreson de ĉi
tiu belega pordo, konstruita en la dek-sepa jarcento. Flagoj, gaĝuraoj (konosturoj),
elefantoj, lianoj kaj rampantaj larcentoj ornamas gian tegmenton.
Tra ĉi tiu pordego, post promeno sur brilaj brikoj masonitaj
oleo por pligrandigi ilian fortecon kaj brilecon, vi trovas Mulĉok
(‘Ĉefa Korto’), la loĝejon de Taleĝu, la diino de pesiloj. Datiĝante de 1434 p.K., ĝi
havas apogstagojn dekoritajn per ĉielaj estaĵoj. En la najbarejo troviĝas belega
peco de metalarto: ora akvo-elfluilo kiu similas al la kapo de kapro kaj
venas el la buso de Hitimanga, mitologia akvoserpento.
Kontraŭ la ora pordego, super alta ŝtona lotuso
protektita de ĉudamani (‘oraumbrelo’) sidas la ora statuo
de Bhupatindra Mall, reĝo de multaj artaj atingoj.
Ĝi modeste frontas, en preĝånta pozo, al diino Taleĝu. La plej granda sonorilo en Bhaktapuro
situas tie, sur levita ŝtonpodio; dufoje en tago ĝi sonoras
por indiki adoron al diino Taleĝu.
Apud la podio estas la ŝikhara-templo de Basala Devi,
konstruita en la dek-sesa jarcento kaj grandioza kun ĝiaj nau turpintoj.
Ĝi frontas al la vasta Durbar placo.
Khiĉa ko Dan, bronza sonorilo aspektanta kiel ploranta hundo,
staras antaŭ la plej suba podio.
Repliko de Paŝupatinath templo de Katmando situas tuj
malantaŭ Basala templo. Ankaŭ
konata kiel templo de Jakŝeŝvar Mahadev, ĝi estis konstruita
de la reĝo Jakŝa Malla en la dek-kvar jarcento.
Tiu ricevis instrukcion en sonĝo de Dio ke li konstruu ĝin
en Lia honoro. Ĝi estas
fama fro la ekzotikaj figuroj sur ĝiaj apogstangoj, kiuj laŭkrede
prezentas tantrajn formulojn, kaj ekzemplas la religiajn inklinojn de
la Malla reĝoj.
La fama palaca domo kun kvindek dvin fenestroj apud la ora
pordego estis konstruita de la reĝo Bhupatindra Malla. Ĉiuj ĉi tiuj fascinaj
fenestroj malkaŝas la amon de la reĝo al lignaĵoj. La fajne skulptitaj fenestroj elrigardas
al la Ĉjasalin Mandap (‘pavilono kun ok anguloj’). Tiu detruiĝis en la tertremo
de 1934, sed estis renovigita antaŭ kelkaj jaroj. Konstruita de la reĝo Jakŝa
Malla honore de sia reĝino, ĝi prezentas grandan vidaĵon
sur Durbar placo.
Nestante inter Ĉjasalin Mandap kaj Jakŝeŝvar
templo estas akvokondukilo farita el ŝtono, atestante la altan artan
lertecon de la ŝtonmasonistoj de la Malla periodo.
Entute sesdek kvar tiaj kondukiloj estas instalitaj en diversaj
lokoj de la urbo. Akvo elsaltas
de la ŝtono grafita kapo de la lhohiti, kaj ĉiu lhohiti
estas ĉirkaŭita de netaj tavoloj de brikoj konsistigantaj muron
kun malgrandaj figuroj de dioj.
Pli antaŭe, la deksesjarcenta ŝikhara-ŝtontemplo
dediĉita al la diino Siddhi Lakŝmi salutas vizitantojn. Figuroj de strangaj bestoj flanke
de ĝiaj stupoj faras ĉi tiun templon sufiĉe impona. Proksime situas majestaj peronoj
kaj la templo de Gosajnkunda (‘lago de Ŝiva’), kiu elstaras sur la
placo.
Antikvaj domoj kun komplike formitaj fenestroj borderas brikpavimajn
stratojn, kiuj kondukas al la vasta spaco de Dattatreja placo, situanta
ĉe dudekminuta malhasta promeno de Durbar placo. Oni kredas ke la multtegmenta pagodstila
Dattatreja templo -enkorpiĝo de Brahma, Viŝnu kaj Ŝiva
- estis konstruita el unu sola arbo en la frua dek-kvara jarcento.
La mahanta (‘sacerdoto’) de Dattatrejo loĝas en
Puĝari Math, la antikva klostro fama pro ĝiaj fenestroj de komplika
aspekto. Inter ili troviĝas
unu kun figuro de pavo, rigardata kiel kajstroverko de lignoskulpturo.
Unu parto de la templo-komplekso estas muzeo elmontranta antikvajn
skulptaĵojn.
Mallonga promeno de Dattatreja rekompencos vin per vido de
Taŭmadhi kvartalo. La
famaj Njatapol kaj Bhajrav Njatapol kaj Bhajrav temploj superregas la
vastan spacon, ĉi tie pavimitan per ŝtonoj.
Njatapol, la kvinetaĝa templo de la diino Siddhi Lakŝmi,
epitomigas la artistajn penojn de la reĝo Bhupatindra Malla, kiu
konstruis ĝin por trankviligi la furiozon de la dio Bhajrav. La reĝo, en lia neelĉerpebla
energio por finkonstrui la templon rapide, instigis la popolon kolekti
la esencajn materialojn ĝis post kvin tagoj. Ĉi tiu pagoda templo reliefiĝas
alte super ĉiuj domoj de la urbo.
Fajne skulptitaj respektive paroj da elefantoj, leonoj, grifoj
kaj dioj. Ĉiu paro laŭ
tradicio estas dekfoje pli forta ol la tuj suba. La tegmento estas subtenita de cent
ok apogstangoj, ĉiuj kun kolerplenaj dioj gravuritaj sur ili.
La diino Siddhi Lakŝmi estas akompanata de Bhajrav, kiu
loĝas en trivica templo proksime de Nyatapol. Ĝia plej supra tegmento estas
orita. Origine konstruita
en la dek-sesa jarcento kaj renovigita post la tertremo de 1934, ĝi
enhavas kvin orajn fenestrojn kaj sep konusturojn.
Bolaĉha kvartalo, populare konata kiel la placo de potistoj,
situas malantaŭ Taŭmadhi.
Sur la vasta spaco pavimita per brikoj, oni povas vidi kiel potistoj
kreas diversajn ujojn per tornostablo.
Tipa de la potistoj same kiel de la farmistoj estas forta kunlaboremo,
aparte kiam temas pri ilia profesio.
La lokaj festivaloj, ankoraŭ alia interesa aspekto de
Bhaktapuro, ludas gravan rolon en la vivo de urbanoj. Bisket-Ĝatra, memorigante la
mortigon de serpentoj, festiĝas ok tagojn en meza aprilo, kaj nur
en Bhaktapuro, Ĉaroj
similaj al pagodaj temploj sur grandegaj lignaj radoj portas la dion Bhajrav
kaj la diinon Bhadrakali. Ili
estas tirataj tra la urbo. La
de ĉaro de Bhajrav estas trivica; ĝia tegmento estas el orita
kupro kaj borderita per brile ruĝa kaj ora tolo.
Tra la tuta festivalo oni oferas kokidojn por ricevi benojn.
En la kvara tago la ĉaroj atingas Ljasinkhja.
Grandega stango kun du pecoj da tolo de eksterordinara longeco
estas starigita tie. Matene
de la sama tago, alia stango estas starigita en Bolaĉha kvartalo. La sekvantan tagon, la Viŝvadhvag
stango estas mallevigita, kio indikas la komencon de la nova jaro. La ĉaroj tiam iras returne
al Gahiti kvartalo, kun frapiĝante trifoje, kio signifas la unuiĝon
inter Bhajrav kaj Bhadrakali.
Bhaktapuro estas mirinda urbo por viziti en ĉiu ajn tempo de la jaro, ĉu okazas festivalo aŭ ne, ĉar ĝi enprofundigas la vizitanton en antaŭ longe forgesitan eraon. Ekskurso al la urbo tra Araniko cefvojo iras tra pejzaĝo de irigaciataj kamparoj, verdegaj en la mezo de musono.
©2001 Nepala Esperanto-Asocio
|