Rudra Raĝ
Pandej: La Unua Nepala Verkisto de Romanoj.
-Philip
H. Pierce
Oni uzas la sufikson
-ist en Esperanto por signifi iun kiu profesie okupiĝas
pri io. Ĉu en
tiu ĉi senco ekzistas verkistoj de romanoj en Nepalo? Oni povas dubi. Certe troviĝas homoj kiuj regule
publikigas romanojn kaj aliajn speciojn de literaturo, sed preskaŭ
neniu, kiu gajnas monon farante tion.
Oni aŭ mem pagas por la presado aŭ, se sufiĉe
konata, lasas iun eldoniston publikigi ĝin, tamen sen granda
espero ke oni iam ricevos tantiemon.
La leganta publiko
en Nepalo estas fakte tro malgranda por ke verkistoj povu profiti
de sia talento. Ili
devas resti kontenta pri iom da renomo.
La verkisto Diamond Samŝer (v. la pasintan Montejo)
diris al mi ke li estas la unua kaj ĝis nun nura persono kiu
sukcesis vivteni sin per siaj skribaĵoj.
Kiu verkis la
unuan romanon en la nepala lingvo?
Se per romano oni volas diri specon de proza literaturo enkadrigita
en priskribo de rekoneblaj sociaj kondiĉoj, do skribis romanojn
bazitajn sur priskribo de la moderna nepala socio kaj publikigi
ilin en la sama jaro, 1934.
La verko de Pandej, Rupamati, aperis iom antaŭ
tiu de Ŝrestha, sed ŝajnas ke tiu ĉi finis sian romanon
jam antaŭ tiu kaj lasis ĝin kuŝi sur tablo. La juĝo montriĝas malfacila.
La jaro 1934
komenciĝis per granda tertremo, al kiu la popolo respondis
unuece. Rudra Raĝ Pandej gvidis savteamon
kaj poste ricevis medalon pro tio - nur unu inter multaj postaj
tiaj agnoskaĵoj pro servo al la nacio.
Post studado de historio en Hindio li estis reveninta al
Katmando kaj tuj estis nomita lernejestro de Durbar High School,
la unua mezlernejo de Nepalo.
Tie li sukcesis lasi ŝanĝi la sistemon de finaj
ekzamenoj por ke lernantoj ne plu devu iri al Hindio por trapasi
ilin.
Preskaŭ
samtempe li estis nomita estro de Triĉandra Kolegio, la unua
(kaj tiam nura) kolegio de Nepalo.
Poste li ankaŭ servis kiel direktoro de la naciaj arĥivoj
kaj vickanceliero de Tribhuvan Universitato.
Entute li skribis
kvin romanojn, historiojn de Hindio kaj Anglio, teatraĵojn
kaj serion da artikoloj pri sanktuloj de la subkontinento.
Rupamati temas
pri la problemoj de bofilinoj ene de grandaj komunaj familioj.
Ofte tiaj virinoj
estis (kaj ankoraŭ estas) traktataj ne multe pli bone ol sklavinoj. Pandej volis atentigi pri tiu ĉi
aspekto de familia vivo, kaj li faris tion, priskribante du eblajn
reagojn fare de junaj edzinoj: idealan konformon kaj radikalan ribelon. Rupamati, la ĉefa persono en
la rakonto, ekzemplas la unuan reagon. Kiel la lasta alinco en la
libro konstatas, virinoj kiel ŝi aperas unufoje en miliono
da edzinoj. Do por solvi la problemon oni devas
serĉi alian rimedon: nome, ŝanĝon en la sinteno de
bopatrinoj.
Rupmati estas
plena je vivaj priskriboj de la nepala socio de antaŭ sepdek
jaroj sub la strikta Rana-regimo. Haveblas angla traduko eldonita
de Book Faith India.
[Rudra Raj Pandey,
Rupmati, Tradukita de la nepala de Shanti Mishra, Delhi.
(ISBN 81-7303-102-9, distribuita de Pilgrims Book House, P.O. Box
3872, kathmandu, e-mail [email protected])]
|