F-ino Ganga Malla
Godainkundo (Godajnkundo) estas granda
lago situanta en Rasuwa distrikto 130 kilometrojn nordokcidente
de Katmanduo, la ĉefurbo.
Ĝi estas rigardata kiel religie tre signifa
loko por hinduoj. Tie troviĝas 108 lagoj, la
plej gravaj el kiuj nomiĝas Sarasvati, Bhairab
kaj Surya (Surja). El ili la plej grava lago estas
Gosainkundo.
Por atingi Gosainkundon oni povas iri
per buso ĝis Dhunche (Dhunĉe), ekde kie oni
devas piediri. La vojo ekde Dhunche estas irebla
en unu tago se oni marŝas rapide.
Sed por pli ĝui la alsupradon oni povas
tranokti en Chandanbari (Ĉandanbari) aŭ Cholangpati
(Ĉolangpati) kaj ekiri frue matene la sekvan tagon
por marŝi proksimume 6-7 horojn.
Gosainkundo situas tre alte, je 4,360
metroj. Do
al vojaĝantoj okazas kelkfoje malsaneco pro la
alteco. La malsaneco estas kuracata per
ajlo aŭ aliaj medikamentoj.
Dum marto kaj aprilo la pejzaĝo
estas aparte agrabla.
Laŭ la vojo estas multaj rododendroj, kiuj
floras neesprimeble belege. Se poeto iros tien tiam, li aŭ
ŝi komencos tuj verki ion.
La koloro de la floroj sanĝiĝas laŭ
alteco. Unue oni vidas ruĝajn florojn,
poste blankajn, ankoraŭ poste rozajn, kaj finfine
purpurajn. Ĉirkaŭ Laurebina (Laŭrebina)
la plantoj kaj floroj estas malgrandaj.
Anakaŭ tie la koloroj de la floroj estas
diversaj. Oni povas vidi ruĝajn aŭ
blankajn laŭ alteco.
Apud Gosainkundo ne estas grandaj arboj,
nur herboj, ĉar la klimo tie estas tre malvarma.
La plenluntago en aŭgusto estas
la kulmino de la ĉiujara festivalo de Gosainkundo. Proksimume dek mil homoj vizitas
la lokon en tiu tempo. Tie oni banas sin kaj faras en
templo adoragon al la dio Shiva (Ŝiva).
La akvo de la lago estas ĉiam malvarmega.
En vintro ĝi glaciiĝas.
Ekzistas legendo. En la antikva pasinteco la dio Shiva
trinkis la venenon kiu venis de la maro kaj malsaniĝis. Ne povante elteni la doloron, li
ŝovis sian tridenton en la teron de la monto. Akvo elvenis kaj formis grandan
logan. Shiva
kusigis sin en la lago kaj atendis ĝis lia doloro
malaperis. Nun oni diras ke homoj kiuj estas
bonaj kaj puraj povas vidi la dion en la lago. Amaso da homoj iras al Gosainkundo
por tia vizio.
Oni povas laŭdire vidi la dion nur tiam,
kiam la suno brilas. Miaopinie la ombro de la suno estas
tio kion oni vidas.
Oni ankaŭ kredas ke nur bonkoraj
homoj povas atingi la lokon; malbonaj homoj aŭ
mortas aŭ perdas la vidpovon, aŭ ilia kapo
doloras tiom ke ili vomitas ktp. Mi pensas ke tio ĉio okazas
pro la alteco kaj venenaj floroj.
En julio kaj aŭgusto floras fakte kelkaj
floroj kiuj estas venenaj. La aromo de tiuj ĉi floroj
povas malsanigi homojn.
Do se oni vizitas la lokon antaŭ aŭ
post la florsezono, tiaj problemoj ne okazos.
Gosainkundo ankaŭ estas loko kiun
multaj turistoj vizitas ĉiujare.
Ĝi estas fakte tre bone situanta loko por
mallonga piedvagado.
|