montejo

Jaro--4, N-ro-7, 1997

enhavo

redaktante

Interviju kun ‘UNCIO’

kie mi estas?

travivaĵo en nepalo

gosaikundo

la ĝjapuoj de la katmanduo

kien iras la nepala ekonomio?

novaĵoj

 Kion signifas Esperanto?*

-- S-ro Devendra Aryal  

 

La lingvo Esperanto havas nun 110 jarojn.  Dum periodo de pli ol unu jarcento la nombro de homoj kiuj parolas Esperanton daŭre pligrandiĝas, sed ĝi ne povis popularigi sin universale.  Oni taksas la nombron da parolantoj de Esperanto, kiun la kuracisto Ludoviko L. Zamenhof kreis en 1887 por meti finon al la malegaleco en interlanda komunikado, je pli ol 15 milionoj tutmonde.

La naskinto de Esperanto estas do Zamenhof.  Li naskiĝis en 1859.  Li estis oftalmologo en Varsovio kaj estis judo.  Zamenhof rigardis netolereblaj la ekscesojn faritajn de la tiama registaro kontraŭ la kamparanoj en 1870, kaj kreis Esperanton, volante meti inter-komunikadon sur facilan bazon.  Li kreis Esperanton spite al la protestoj de lia patro.  Dum Zamenhof studis oftalmologion, por kontentigi sian patron, li komencis fari divers-flankajn esplorojn pri Esperanto.  Lia patro montris neniun simpation por tiu ĉi laboro, kaj li eĉ iam disŝiris malneton pri la lingvo preparita de lia filo kaj bruligis ĝin.

“Lipharoj ne malebligas la manĝadon”, laŭ proverbo, kaj la fervora Zamenhof restreĉis sian forton por atingi sian celon, kaj ne ĉesis antaŭ ol perfektigi Esperanton.  Li mortis en 1917 sen povi havigi al ĝi universalan popularecon.

Zamenhof pasigis kelkajn jarojn studante leksikologion kaj gramatikon por disvolvi la lingvon Espernto.  Esperanto havas 6,000 radikojn kaj 16 gramatikajn regulojn.  Sesdek elcento el la vortotrezoro devenas de la latina, kaj la ceteraj de la greka, germana kaj aliaj lingvoj, inter kiuj troviĝas pola kaj rusa influoj.  La biblioteko de la  Centra Oficejo por la komunumo de parolantoj de Esperanto enhavas pli ol 20,000 librojn en tiu ĉi lingvo.

La uzado de Esperanto tutmonde kreskas tagtage.  En iuj landoj, inter aliaj Usono kaj Ĉinio, oni gvidas regulajn kursojn en altlernejoj, kaj ĉiujare, por disvastigi la lingvon, oni esperantigas pli ol 200 librojn.  Oni instruas ĝin en centoj da lernejoj tutmonde, kaj la universitato de Landono havas postdiploman kurson pri Esperanto.  Ĝi estas pli kaj pli uzata ankaŭ en radio kaj en teatroj.  Iu kompanio en Nederlando disvolvis komputoron, kiu povas elprinti en Esperanto.  Tiuj kiuj volas disvastigi Esperanton kiel komunan lingvon por la tuta mondo estas ege aktivaj.  Ankaŭ en Nepalo grupo da parolantoj klopodas plilarĝigi la scion de Esperanto, sed la nombro de nepalanoj kiuj uzas ĝin ne estas certa.

*Tiu ĉi estas mallongigita traduko de artikolo aperinta en la ĵurnalo Kantipur.  La nepalan esperantigis Philip Pierce.

 

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

setstats

Hosted by www.Geocities.ws

1