Redaktante
Dum la pasinta jaro la
nepala registaro decidis nomi la venontan jaron. VIZITU
NEPALON 1998. LA preparado komenciĝis antaŭ
longe. Katmanduo, la ĉefurbo de Nepalo, travivas
nuntempe refreŝigajn laborojn: la muroj ricevas novajn
tegaĵojn da farbo; la truoj en la stratoj estas plenigataj.
La registaro esperas bonvenigi almenaŭ 500,000 eksterlandanojn
al Nepalo dum la jaro. Da hoteloj estas sufiĉe –
kaj multstelaj. La monoj, lagoj kaj naciaj parkoj ĉiuj
vokas.
La
Nepalo Esperanto-Ascio ankaŭ aranĝas specialan
programon: la duan Internacian Himalajan Renkontiĝon,
de la 27a de februaro ĝis la 7a de marto, 1998.Preskaŭ
dek kvin eksterlandanoj aliĝis, kaj ni esperas ke
tio nombro grandiĝos.
Nepalo estas lando de Everesto kaj la naskiĝloko
de Budho. Tio ĉi numero de Montejo,
eldonita nun post longa intervalo, prezentas diversajn
artikolojn pri nia lando.
Eble ĝi vekos la intereson de kelkaj legantoj
vidi la landon per propraj okuloj.
|