Travivaĵo
en Nepalo
-- Marie Daenen, Belgio
Iutage
mi legis artikolon en la revuo “Esperanto”
pri Esperanto-Asocio en Nepalo.
Tio tuj kaptis mian atenton ĉar mia
pliaĝa filo edzigis sin al nepalanino kaj ili
loĝas en Katmanduo.
Infano naskiĝis kaj mi decidis iri al
Katmanduo kaj tie restadi kelkatempe.
Mi vizitis
Esperanto-klubejon en kvartalo Baneshwor (Baneŝeur),
en Quest Language Institute, Old Baneshwor. Esperantistoj kunvenas sabate de la 11a ĝis la
13a. Post
peto de Mukunda Raĝ Pathik, tiama prezindanto
de Nepala Esperanto-Asocio, mi komencis instruadon
per Mazi en Gondolando kun helpo de Bharat
Kumar Ghimire, kiu tradukis de Esperanto al nepala
lingvo. Post dudek kursoj da naŭdek
minutoj, kia estas la rezulto?
Ne granda.
Bela
fina festo estis dutaga restado ĉe monto Nagarkot,
kie D-ro Keŝab Ram Ĝoŝi, Esperanto-parolinto,
klarigis pri astronomiaj mezuriloj.
Unu
jaron poste, mi havas denove dumonatan restadon
en Nepalo. Ĉifoje mi ne instruas al
komencantoj ĉar du aŭ tri nepalanoj tion
kapablas. Ili faru.
Mi instruas
al progresantoj dufoje semajne sed lingvo-nivelo
estas tiom ege diversa!! Estonte mi faros tiel,
kiel oni agas en Eŭropo, t.e. trapasigi ekzamenon
antaŭ ol rajtigi al progresiva kurso. Ankaŭ en bazlernejo mi instruis dufoje semajne per lernolibro
Ludu kun mi, propedeŭtika metodo. Sabata kluba kunveno okazis
en tiu lernejo de Samakhusi (Samakuŝi). Estis oportuna kontakto inter
estanteco kaj estonteco.
Kion
konkludi el tio ĉio?
Lernado de io ajn postulas tempon. Karaj nepalanoj, vi havas tempon por festadi, festivaladi,
babiladadi.
Bone!
Elĉerpu iomete el tiu tempo por lerni
ILo'n. Kredu min, estas vera plezuro. Ĉiu ajn povas ĝin ĝui.
“Le
sourire du Nepalo” (rideto el Nepalo) estas
famkonata tra tuta mondo kiel simbolo de bonfarto
kaj mensa trankvileco. Ĝi ankaŭ estu simbolo
de progresemo, organizado, kunlaborado, memstarigado. Eblas, ĉu ne!
|