montejo

Jaro--4, N-ro-7, 1997

 

 

enhavo


redaktante

intervujo kun 'UNCIO'

travivaĵo en nepalo

kie mi estas?

gosaikundo

kien iras la nepala ekonomio?

kion signifas Esperanto?

novaĵoj

 

La Ĝjapuoj de la valo de Katmanduo

-- “Suŝil” Tulsi

La Ĝjapu-gento estas gento honesta kaj rekta.  Ili estis tute sendependaj en antikvaj tempoj, kaj ankaŭ hodiaŭ ili ne ŝatas esti helpataj de aliaj.  Antaŭ miloj da jaroj la valo de Katmanduo estis granda lago, sed poste, laŭ tradicio, la dio Manjushri (Manĝuŝri) alvenis el Ĉinio por loĝi sur la monteta deklivo Svayambhu (Svajambhu), kaj per sia disko Sudarshana (Sudarŝano) malfermis la valon por ke la akvo povu elflui kaj la tero povu taŭgi kiel loĝejo.  Li ankaŭ tranĉis la kolon de la demono Banasuro, kiu dormis en la okcidenta parto de la valo.  Per tio la akvo, kiu estis barita, povis flui kiel pluvo.  Nuntempe tiu loko nomiĝas Chovar-galchi (Ĉovara-galĉi).  Tie loĝas hodiaŭ Ĝjapuoj.

Laŭ historio, la homoj nomataj Gopalbansioj estis la unuaj loĝantoj de la valo, en Matatirtha kaj Tankoto.  Ili estis paŝtistoj de bovoj ankaŭ sur la monteto Kirtipuro.  Sed stranga afero okazis.  Bruna bovo ĉiutage elŝprucis sian lakton sur la lingon de la dio Pashupati (Paŝupati, t.e. Ŝiva) en Bankali.

La antikvaj loĝantoj de la valo jam de longe uzas tamburon nomatan dhime por protekti la rikoltojn de bestoj kaj birdoj.  Sed oni ne scias precize kiam ĝi komencis esti uzita.  Oni povas aŭdi ĝis komencis esti uzita.  Oni povas aŭdi ĝis nun la tradiciajn folklorajn kantojn kaj preĝojn al dioj laŭ sezono, sed ĉiam malpli ofte.  La valo de Kathmanduo ankaŭ konas aliajn muzik-instrumentojn: dafo, kajĵadi, muvali kaj kahan.  Simile, ilia sono nuntempe pli kaj pli perdiĝas.

La Ĝjapuoj uzas nigran teron por fekundigi siajn rikoltojn.  Aliaj gentoj ne uzas tian teron, kaj aliaj gentoj ankaŭ ne uzas la ilon khatanmuga por disrompi terpeciojn.  Tiu estas konstruita el ligno kaj bambuo.  Ankaŭ nigrizo kaj sinki (sekigitaj legomoj) troviĝas nur ĉe la Ĝjapuoj.  Post 1768, la jaro kiam la reĝo Pritvi Narajan Ŝaha venkoprenis la Katmanduo-valon, multaj legomoj kaj multa rizo de Kirtipuro estis detruitaj.  Ekde tiam oni komencis produkti sinki.

La Jamari Purni estas la ĉefa  festo de la antikva nevara (ĝjapua) kulturo.  En tiu tago la nevaranoj metas melason en rizpanon, kuiras la miksaĵon kaj manĝas ĝin.  Ankaŭ ĝis nun oni uzas manmuelilojn el ŝtono.

En Guru Purnima, kiam oni ŝanĝas sian sakran fadenon sur la ŝultro, oni manĝigas rizon al ranoj aŭ bufoj, kredante ke ili estas protektantoj fekundigantoj de farmoj.  En vintro multaj Ĝjapuoj surmetas specialajn ŝuojn faritaj el pajlo de rizo kaj folioj de la arbeto ketuki.

Ĝjapuoj regis la valon ĝis la fino de la sepa jarcento.  Poste, kiam dum la reĝperiodo de Narendra Deva ne pluvis en la valo dum dekdu jaroj, la tri reĝoj de  Katmanduo, Patan kaj Bhaktapuro (la lasta estis Ĝjapu) petis la dion Karunamaja, t.e. aŭ Ŝiva aŭ Avalokiteŝvaro, ke li venu de Bharato por savi la landon, kaj tio okazis.

 

 

 

 

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

 

setstats

Hosted by www.Geocities.ws

1