montejo

Jaro--4, N-ro-7, 1997

enhavo

redaktante

kie mi estas?

travivaĵo en nepalo

gosaikundo

la ĝjapuoj de la katmanduo

kien iras la nepala ekonomio?

kion signifas Esperanto?

novaĵoj

 Intervjuo kun La ‘UNCIO’
(S-RO ANG RITA ŜERPA)

Nomo:  Ang Rita Ŝerpa
Nomo de patrino:  S-ino Nima Lamu Ŝerpa
Nomo de patro:  S-ro Ajla Ŝerpa
Gefratoj: Neniuj
Nomo de edzino: S-ino Kanĉi Ŝerpa
Gefiloj (tri filoj):
1.
      Karsang Ŝerpa
2.
      Ĉhewang Dorje Ŝerpa
3.
      Furba Nuru Ŝerpa

Edukado:         
Neniu (Li povas nur subskribi sian nomon.)

Naskiĝloko:     
Solukhumbu distrikto, Dhame Ĝilanĝung, Namĉe vilaĝo

Naskiĝdato:     
1947 (Li ne scias la monaton kaj tagon.)

Montgrimprekordoj de S-ro Ang Rita Ŝerpa

Jaro

Montaro

Alteco
(metroj)

Uzo de Oksigeno

Teamo

1996
1995
1993
1992
1992
1990
1988
1987-88
1987
1986
1986
1985
1984
1984
1983
1982
1980

Everesto
Cho Oju
Everesto
Everesto
Everesto
Everesto
Everesto
Everesto
Cho Oju
Cho Oju
Kanĉanĝungo
Everesto
Dhaŭlagiri
Everesto
Everesto
Dhaŭlagiri
Dhaŭlagiri

8,848
8,201
8,848
8,848
8,848
8,848
8,848
8,848
8,201
8,201
8,594
8,848
8,167
8,848
8,848
8,167
8,167

Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne
Ne

Usono-Svedujo Rusujo
Rusujo
Hispanujo
Cilujo
Nepalo
Hispanujo
Koreujo
Cilujo
Usono
Hispanujo
Norvegujo
Belgujo
Ĉekslovakujo
Usono-Germanujo
Svedujo
Hispanujo

Demando: De kiu aĝo vi komencis Montgrimpi?

Respondo: Ekde 22 jaroj.

 

D: Sen oksigeno vi sukcese grimpis Evereston dekfoje, kaj nun vi jam planas novan ekspedicion.  Dum la montgrimpado kiom da fojoj vi malsukcesis?

R: Mi sukcesis preskaŭ ciam, sed bedaŭrinde unufoje en 1988 la ekspedicio al Everesto ne atingis la pinton.

 

D: Ĝis nun kiom da premioj kaj atestiloj vi ricevis?

R:         1. Gorka Dakŝin Bahu, unua grado

            2. Triŝaktipatta, unua grado

            3. Nomita “homo de la jaro” fare de la Internacia Forumo 1994

            4. Premio de Internacia Monto Everesto 1994

            5. Gratulaj leteroj el diversaj landoj, ktp.

 

D: Kaj vojaĝoj al eksterlando?

R: Mi vojaĝis al Hispanio, Belgio, Ĉilio, Usono kaj Bharato.

 

D: Kiam vi fondis la oficejon Ang Rita Trek and Expedition?

R: Antaŭ du jaroj.

 

D: En via vivo kio plej plaĉas al vi?

R: La montgrimpado.

 

D: Viaj hobioj?

R: Vojaĝado al eksterlando.

 

D: Ĉu vin trafas iam malsaneco?

R: Tute ne.

 

D: Ĉu iu eksterlandano aŭ asocio oferis civitanecon ktp al vi?

R: Jes, Bharato kaj Hispanio invitis min loĝi en siaj landoj, sed mi ege amas mian naskiĝlandon.  Pro tio mi rifuzis tiajn petojn.

 

D: Ĉu vi ĝuas vian laboron?

R: Jes, mi ĝuas ĝin.

 

D: Do, kiom da fojoj vi intencas grimpi sur Everesto?

R: Entute mi volas grimpi almenaŭ dekdufoje.  Post tio kiu scias?

 

D: Ni scias ke la nepala registaro honoris vin multfoje.  Pri tio kio estas via opinio?

R: Jes, ĝi finance subtenis min sed mi tamen ne havas sufiĉe da mono.  La registaro donacis al mi 500,000 rupiojn [preskaŭ 10,000 usonajn dolarojn], kaj ekde julio 1996 mi ricevas 5,000 rupiojn ĉiumonate.

 

D: Kiel reagas via familio?

R: Ili vidas mian sukceson kaj kunĝojas.

 

D: Ĉu vi intencas eduki viajn filojn por sekvi vian vojon?

R: Jes, ili jam komencis labori en la sama profesio.  La unua filo jam sukcese surgrimpis Evereston, kaj la alia filo ankaŭ montgrimpas.

 

D: Laŭ vi kiaj aferoj devas sanĝiĝi en montgrimpado por ke la situacio pliboniĝu.

R: Ĉiuj homoj kiuj planas montgrimpi devas trejni.  La montaro ĉiam devas resti pura.  Kaj se dum la montgrimpado iu Ŝerpa mortas, la subteno de lia familio devas veni ne nur de asekurecoj; oni ankaŭ devas havi apartan fonduson.

 

D: Ni aŭdas ke nuntempe la montaro pli kaj pli malpuriĝas.  Kion oni povas fari por repurigi ĝin?

R: Homoj kiuj montgrimpas devas reporti ĉiujn forĵetotaĵojn, kaj la registaro devas kontroli tion.

 

D: Kiujn manĝaĵojn vi tre ŝatas?

R: Terpomojn, panon, kokaĵon ktp.

 

D: Por disvolvi la turisman servon en Nepalo kian sugeston vi havas?

R: La medio devas esti pura por la montgrimpado, kaj la registaro devas malfermi vojojn al homoj por ke ili povu profesie labori pri turisma servo.  Oni devas aranĝi tre bonan trejnadon.

 

D: Dankon.

Demandato: Mukunda Raĝ Pathik

Koresponda adreso:
S-ro Ang Rita Ŝerpa
Ang Rita Trek & Expedition (P) Ltd.
Thamel, P.O. Box: 8544, Kathmandu, Nepal.  Tel/ Fax: 001-977-1-4248667

 

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

setstats

Hosted by www.Geocities.ws

1