Kien iras la Nepala
ekonomio?
-Rajen
Manandha
Kaj
riĉaj kaj malriĉaj homoj en Nepalo nun havas
nur unu celon en sia vivo – iel ajn esti riĉaj.
Avaro pri riĉaĵo jam fremdigis homojn
de ilia natura feliĉeco kaj honesteco en preskaŭ
ĉiu aspekto.
La popolo de Nepalo estis iam fama ne
nur kiel bravaj soldatoj sed ankaŭ kiel sinceraj
komercistoj laborantaj tra la Himalajo dum miloj da jaroj,
malgraŭ kultura malsimileco, geografiaj malfacilaĵoj
kaj sociaj kaj lingvaj problemoj. La samaj homoj nun estas pigraj
kaj eĉ silentas kiam ili vida ke homoj de najbaraj
landoj envenas por komerci kaj prosperas surloke.
Homoj ĉi tie uzas sian tempon pli multe por
trovi rapidan vojon por sia persona profito ol sincere
labori por la bono de la lando.
Estas nature ke homoj sekvas aŭ
rekte aŭ malrekte kion faras la politikistoj. Tiuj kiuj promesis dediĉi sian
vivon al la feliĉeco de la popolo kaj prospero de
la lando ekagas hontinde kaj eĉ ne vidas post si.
En Nepalo, kiel en aliaj landoj,
koruptado komenciĝas de politikistoj. Tiuj senhonte spektigas siajn malkuloplenajn
agojn en publiko kaj pretendas ke estas ilia rajto kapti
monon de la registaro.
Ne temas pri ĉiuj, sed la plimulto de ili
verŝas salivon por posteno, ne por servi la mizeran
popolon kaj labori por solvo de iliaj problemoj sed por
eltiri la lastan guston de ŝvito kaj je fino fari
ilin pupoj. Post reveno de multpartia demokratio,
inklino al mongajno per malhonesta vojo jam fariĝas
rutina. Tio
povas esti la kialo ke homoj nun perdas intereson pri
politikaj aferoj.
La
diferenco inter riĉaj kaj malriĉaj popoloj ne
estas kontraŭnatura en lando kun libera ekonomio.
Tiuj gajnas kiuj laboras, sed kio estas videbla
en la nuna socio estas ne akceptebla, nome ke unuflanke
homoj ne povas aĉeti la ĉiutagan panon post
ĝisnokta laboro, dum kelke da homoj subite fariĝas
riĉegaj tuj post dungo en tiel nomataj “fruktodonaj
seĝoj.” Ne
temas nur pri envio; estas danĝere ke homoj nun eĉ
ĉesas “fama” kiel unu el la plej malriĉaj landoj
de la mondo, eksterlandanoj miras kiam ili vidas homojn
ĉi tie uzantaj la plej modernajn aĵojn en sia
ĉiutaga vivo.
Neniu instruu alian ke oni devas disdoni sian trezuron
al malriĉuloj pro hipoteza egaleco. Tamen, ĉu ne estas devo de
civitanoj ke unu regardu la mizeron de samlandanoj kaj
almenaŭ aranĝu ian projekton por ke junuloj
havu ŝancon labori ĉi tie anstataŭ okulumi
al eksterlanda laboro kiu estas ĝismorte hazardoplena?
Sendube milionoj da usonaj dolaroj venas
en Nepalon de ĉiuj direktoj por plibonigi la suferantajn
homojn ĉi tie, sed nur malmulte da homoj scias ke
pli ol duono de la mondonaco reiras al donacantaj landoj
kiel salajro (kiu estas nekompareble granda) al tiuj eksterlandaj
konsilistoj kiuj venas kun la projektoj. Kaj la restaĵo ankaŭ estos
disdividita inter politikistoj antaŭ ol ĝi atingus
la verajn bezonantojn.
Estas bedaŭrinde ke nepalanoj ekforgesas
sian propran vivstilon kaj kulturon, kiuj estas nun malrapide
anstataŭataj de necertaj kopioj de okcidentaj principoj
de ekonomio kaj vivo.
Nepalanoj ja havas kuraĝon kaj
eblecon por rekonstrui la vojon al prospero.
Ni esperu ke ni, ne forgesinte malnovajn erarojn,
sed lernante de ili, alportos nian karan landon al brila
estonteco.
|