S-ro Mukunda Raĝ Pathik partoprenis
kiel reprezentanto de Nepalo la 82an Universalan Kongreson
de Esperanto en Adelajo, kaj la ILEI-konferencon en Melbourno,
Aŭstralio. Reveninte al sia naskiĝlando,
li vivece priskribis la multajn travivaĵojn. Li havis ekzemple la ŝancon
esti intervjuita en diversaj radioprogramoj. Krome aperis en loka ĵurnalo
foto de li kaj aliaj kongresanoj.
Alivorte, memorindaj tagoj.
NI elkore dankas al S-rino Itagaki Akiko
de Japanio, kiu sendis al NespA librojn kaj foto-albumojn,
kaj donacis 100 usonajn dolarojn por helpi al ĝi
eldoni Montejo.
La unua Internacia Himalaja Renkontiĝo
okazis en februaro 1996, kaj baldaŭ venos la dua,
de la 26a februaro ĝis la 7a marto 1998.
La unuan partoprenis gastoj el Koreio, Japanio,
Germanio, Svislando, Nederlando, Norvegio kaj Italio.
Ĉi-foje oni havos la ŝancon viziti la
Katmanduo-valon, Ĉitvan Nacian Parkon kaj la urbon de Pokhara. Ĝis la fino de la jara oni
povas aliĝi kontraŭ 600/650 usonaj dolaroj (laŭ
lando). Por pli da informoj, skribu al Sierra
Travel and Tours / P.O. Box 3565/ Kathmandu; Fakso: 00977-1-4422819,
La ĉi-jara kongreso de NespA okazis
en la 10a de majo.
Du membroj estis aparte honoritaj: D-ro Keŝab
Ram Ĝoŝi, kiu pli frue estis agnoskita per la
Societo de Astrologoj de Bharato pro siaj multjara agadoj
en tiu ĉi fako; kaj S-ro Masahiro (Marc) Ono, kiu
estis forlasonta Nepalon post pli ol dekjara
restado, pro sia senlaca laborado kiel UNICEFano kaj fidela
helpado al NespA.
Krome, nova estraro estis elektita:
Prezidanto: F-ino Maja Raj
Vic-Prezidantoj: S-ro Narendra Bhattarai kaj S-ro Punja
Prasad Aĉarja
Ĝenerala-sekretario: F-ino Ganga Malla
Kasisto: S-ro Poŝ Raĝ Subedi
Sekretario: S-ro Nara Bahadur Bhuĝel
Membroj:
F-ino Anupa Bhandari, S-roj Subhaŝ Gautam, Ĉola
Nath Pokharel, Hare Ram Bista, Balaram Thapa
|