|
Mono kaj Moneroj en Nepalo (unua parto) |
|
--
Johannes Jonkowski
Esterlandano kiu nuntempe venas al Nepalo trovas
tie en cirkulo preskaŭ nur papermonon kaj apenaŭ
ricevas metalajn monerojn; kvankam Nepalo apartenas al
lastaj ŝtatoj kiuj ekuzis papermonon.
Plej fruaj moneroj faritaj en Nepalo aperis dum
la Liĉhavidinastio (460-750).
Tiuj moneroj estas el bronzo kaj pezas de 9 ĝis
15 gramoj. Similaj moneroj el bronzo de la
Thakur-dinastio (879-1326) estas malpli grandaj kaj pezas
de 5 ĝis 90 gramoj.
Same kiel moneroj de la Liĉhavi-dinastio,
ili montras bildojn de diino Lakŝmi kaj dorsflanke
leonon aŭ bovinon aŭ elefanton.
Oni devas atenti ke en Nepalo ĝis en nuna
tempo ankoraŭ en montaraj vilaĝoj, mono ne estas
bezonata por aĉeti nutraĵojn ĉiutage bezonatajn;
ĉar plej granda parto de la popolo akiras siajn nutraĵojn
per laboro sur propraj kompoj.
En antikva tempo moneroj precipe servis por transregiona
komerco aŭ por mondonoj al religiaj kultoj.
Granda parto de trovitaj bronzomoneroj de tiuj
periodaj estas atribuataj al la sanktejo de Paŝupatinat.
Antaŭ 800 jaraj reĝoj de la Malla-dinastio
el okcidenta Nepalo konkeris Kathmandu-valon. De reĝo Ratna Malla (1482-1520) estas rakotita ke
li venigis kupron de kuprominejo Ĉitlang kaj farigis
kupromonerojn. Pliaj informoj kaj ilustraĵoj
de tiuj moneroj mankas.
La reĝo Ĵaja Indra Simha (1546-1579)
de reĝlando Dolakha estis la unua kiu en Nepalo emisiis
arĝentajn tanka- monerjojn, kun pezo de 10,2
gramoj.
En Kathmandu-valo la reĝo Jakŝja Malla
(142801482) dividis sian reĝlandon post sia morto
al tri filoj kaj unu filino.
Tiel estiĝis reĝlandoj de Kathmandu,
Patan, Banepa kaj Bhaktapur.
La reĝo Mahendra
Malla (1560-1574) de Kathmandu ricevis konsilon de muslimaj
hindaj reĝoj ankaŭ emisii arĝentajn monerojn.
Li emisiis tanka-manerojn (10,2 gr da arĝento)
en stilo de muslimaj moneroj. Tanka-moneroj cirkulis en Nepalo kaj Tibeto ĝis
ĉirkaŭ 1600.
Poste en Nepalo la monosistemo estis tute ŝanĝita.
La nova baza monunuo estis la mohar, pezanta
5,4 gr da arĝento, kaj partoj de tio: 1/4(suki),
1/8 (anna), 1/16 (dam), 1/32 (paisa),
1/128 (dam) kaj 1/512 mohar (java), pezanta
nur 0,01 gramo da arĝento kaj 4 mm malgranda.
Enla periodo de 1620
ĝis 1768 la diversaj reĝoj de Patan, Bhaktapur
kaj Kathmandu emisiis monerojn laŭ mohar-sistemo
en diversaj valoroj kaj ilustraĵoj.
Dum la jaroj 1750-1768 reĝoj de Kathmandu
ankaŭ emisiis unuajn oromonerojn laŭ pezo de
mohar-moneroj……
|