montejo

jaro-9, n-ro: 1 2001

 

 

enhavo

redaktante

swami-ĝi

en arbarinsulo

la krokodilo

vivsencpleno

la 3a himalaja renkontiĝo

mono kaj moneroj en nepalo..

letero el japanio

La Jeti

                                            --Navin Ŝreŝta

Se vi deziras vojaĝi en regiono de Everesto, kiu estas la plej alta monto de nia mondo, kaj se via ŝanco estas tre bona, vi vidos jeti-on.  Kio estas jeti?  Kie oni vidos ĝin?  Kaj kiam?  

 

Jeti nur ekzistas en la himalaj regiono. En la norda kaj tre alta parto de Nepalo.  Sed oni ne ĉiam ajn vidas jeti-on.  Jeti  estas besto kiu aspektas preskaŭ same kiel gorilo.  Ĝia torso estas tute kovrita per haroj.  Ĝiaj manoj kaj piedoj havas po kvar fingrojn.  Ĝi estas pli granda kaj pli alta ol homo, kaj pli forta ol li.  Ĝi manĝas poefagojn, bovajn bestojn troveblajn nur en Himalajo.  

Oni ne ĉiam ajn vidas jeti-ojn, kaj kien precize oni iru por vidi ilin, neniu scias.  Sed homoj vidis jeti-ojn preskaŭ dudek fojojn.  El tiuj kiuj vidis jeti-on, multe malsaniĝis.  La patro de Tenzin Norgej Ŝerpa, kiu kiel unua surgrimpis Evereston (kun Edmund Hillary), malsiniĝis post kiam li vidis unu el ili, kaj post dek tri tagoj mortis.

Oni ne sukcesis ĝin nun fotografi jeti-on.  Sed multe da homoj vidis piedspurojn de ia jeti.  Oni trovis tiajn piedspurojn pli facile ol jeti -ojn mem.  Kompreneble, la piedspuroj ne estas tiel danĝeraj kiel la besto.  Oni jam multfoje fotografis piedspurojn.   

 

Multaj homoj ne kredas je jeti-oj kaj diras ke oni vidas ilin nur en sonĝoj, tio estas, oni imagas ilin.  Sed aliaj kreda ke jeti-oj vere ekzistas, kvankam oni ne povas diri kie ili troviĝas aŭ kiam ili aperos.  Ĉiuokaze, ili tre malofte aperas.  La ŝanco devas esti tre bona por vidi unu.  Se vi volas iri al la Everesto-regiono kiel vojaĝanto, mi ne scias ĉu deziri al vi tian “bonan ŝancon? Sed se vi havigos ĝin al vi, do revenu hejmen sendanĝere.

 

 

 

 

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

Hosted by www.Geocities.ws

©2001 Nepala Esperanto-Asocio
1