Letero el Japanio
Kara amiko,
Kiel vi fartas?
Dum du semajajnoj
en februaro kaj marto mi vojaĝis al Nepalo
por partopreni en la tria Himalaja Renkontiĝo,
kiu estis granda sukceso kun 75 partoprenantoj
el 12 landoj.
Ni restis en kaj ĉirkaŭ Kathmandu,
la ĉefurbo de Nepalo, dum semajno, vizitante
kvar el sep mondaj heredaĵoj ĉirkaŭe
kaj poste ni vojaĝis al sanktejo en montaro
Annapurna.
La alteco de la sanktejo estas 3.800 metroj,
plialta ol monto Fiĵi, la plej alta monto
en Japanio.
Ni estis tre emociita de altaj, neĝaj
montoj kaj blanka rivero.
Ĉe la malgranda templo.
Ĝi estis treege mistera.
Mi akompanis kvar
studentojn de mia universitato.
Mia motivo akompani ilin konsistis el kvar
punktoj: subteni la renkontiĝon ekonomie,
pli vigligi la renkontiĝon per la partopreno
de junuloj, sciigi al ili la utilecon de Esperanto,
kaj rigardigi al ili la realon de la subevoluintaj
landoj. Dank? al ili nia renkontiĝo multe vigliĝis. Ili eksciis ke Esperanto estas
vivanta lingvo, tre utila por internacia interkompreniĝo. Estis iom da ŝarĝo por
mi akompani ilin, sed la frukto estis pli granda
ol mia ŝarĝo. Mi estas tre kontenta pri tio.
Dum la vojaĝoj
ili havis diversajn spertojn kaj ili tre ŝanĝiĝis. Mi montros al vi kelkajn poemojn,
kiujn ili verkis kiam ni atendis la flugon.
Kore
Hori Yasuo
(59jara instruisto)
|