Vivsencpleno
-- Biŝma Arjal
Ĉu la vivo havas sencon nur en la vivado?
Se jes, do ankaŭ la hundaĉoj sian vivtenadon
Faras, vagante tra stratetoj.
Ni, forgesinte la homecon, subiras
Al nivelo pli basa ol la bestoj;
Ĉar la bestoj ne forgesas sian darmon de
l’naturo.
Ni, kiuj homoj nomas nin, estas alvokataj
Konscii kio estas natureco.
Ni antaŭ ĉiu ajn elekto aŭdas
Sukplenajn politikistparolojn:
Ili ligas sin al disvolviĝ?
Promesante novajn stratojn, bonajn prezojn, edukadon
kaj sanecon.
Multaj partiĉefoj donas sian vorton tiel,
Sed post l’elekto vin forgesas ?
Paŝegas al la propra bono.
Tial se vi volas supervivi kiel homo,
De l’homaro kaj justeco iĝu partiano
?
Lernu fari servon al ĉiu homarano.
|