La
Krokodilo
--Narendra Bhattarai
Eble
ne troviĝas eĉ unu esperantisto en la mondo kiu neniam aŭdis
la vorton “krokodili.
#060;span style="mso-spacerun: yes"> Mi ne parolas pri la besto
krokodilo, kiun oni vidas en la nacia parko de Ĉitvan, sankaŭ
se ĝi rilatas al nia esperanta vorto “krokodili,ofte uzata de
samideanoj. Sed
eble multaj el vi ne scias la devon de ĉi tiu vorto.
En
Parizo, proksime de la Nacia Biblioteko, ekzistas neordinara
strato pli ĝuste, kovrita pasejo enhavanta butikojn,
restoraciojn ktp. inter la rue des Petits kaj la rue Saint
Augustin. Nu en
la 1930aj jaroj estis kafejo, unu el multaj en ĉi tiu pasejo,
kie okazis la monataj kunvenoj de la Pariza
Esperanto-Grupo.
Kaj kial precize en tiu ĉi kafejo? Simple pro tio ke tie
laboris iu kelnero nomata S-ro Ferari kiu estas fama en
Esperantujo. (Li
ankaŭ praktikis diversajn profesiojn, ekzemple hartondiston
kaj taksiŝoforn.
Kvankam li estis fevora esperantisto, ŝajnas ke li ne
estis tre flua parolanto de nia lingvo. Dum la monataj
redevujoj, ofte aŭdiĝis la vortoj, “Ferari povas erari.?Oni do
baldaŭ ne forgesos lian nomon.
Tamen
S-ro Ferari estis ja kvazaŭ fanatika esperantisto. Ofte, kiam iu pigra
kunvenanto parolis la francan, la kelnero grumblis, “Tiel
necivilizita kiel besto, kiel krokodilo!#060;span style="mso-spacerun: yes">
Li opiniis ke
paroli alian lingvon en esperanta rondo estas ago de sovaĝa
besto kiu ne havas sian propran lingvon, kaj en lia penso la
krokodilo estas tia speco de besto sen rivalo.
La
grupanoj rigardis la vorton “krokodilo?amuza kaj baldaŭ uzis
ĝin verbe. Oni
ekzemple diris, “Ne krokodilu!? “Vi krokodilas!?aŭ “Ni
krokodilis!? Finfine la slango iĝis tiom populara ke la P.I.V.
donis al ĝi sian oficialan aprobon. Ĝi signifas paroli
nacilingve en esperantista medio.
Nu
krokodiloj estas certe imponaj bestoj, sed mi ne volus
krokodili kun iu el ili.
Ĉu vi? Nek aligatori kun aligatoroj. (Sed tio estas alia
afero.)
|