montejo

jaro-9, n-ro: 1 2001

 

esperanto en nepalo

gerda malaperis

 

 

 

 

 

 

enhavo

swami-ĝi

en arbarinsulo

la jeti

la krokodilo

vivsencpleno

la 3a himalaja renkontiĝo

mono kaj moneroj en nepalo..

letero el japanio

 

Redaktante

“Ni sidiĝu sur la tero/ kaj rakontu malĝojigajn rakontojn pri la morto de reĝoj.? Tiuj ĉi vortoj el Richard II de Shakespeare ni sufiĉus por esprimi la kortuŝecon de tio, kio okazis la 1an de junio 2001 en Nepalo: oni devus aldoni:  . . . kaj de reĝinoj, princoj kaj princinoj.  En tiu tago dek unu membroj de la reĝfamilio estis mortpafitaj, laŭ oficiala raporto, de la reĝido Dipendra, kiu poste mortpafis sin.  


Multaj nepalanoj ne povas kredi tiun ĉi klarigon de la afero ?sinteno kiu riflektiĝas en la vortoj ĉiam ripetitaj radie en la tagoj post ĝi: “neatendita kaj neimagebla.  Bildoj de la funebraj ritoj estis dissenditaj al la tuta mondo, kaj fakte, multaj nepalanoj mem informiĝis pri detaloj de la morto pli per internaciaj ol per enlandaj komunikiloj.  


Multaj viroj, kaj eĉ kelkaj virinoj, razis la harojn.  Multaj homoj ploris publike.


Nepalanoj tradicie rigardas sian reĝon kiel la dion Viŝnu ?kiel patron de la lando.  Dum sia reĝado de preskaŭ tridek jaroj, Birendra Bir Bikram Ŝhadev havigis al si lokon en la koroj de la popolo.  En la transa regiono li ludis signifan rolon pri la fondado de SAARC (Sudazia Asocio por Regiona Kunlaboro).  Multloke lia memoro kaj tiu de la familianoj kiuj mortis kun li restos viva dum longa tempo.  Iliaj animoj ripozu pace en Vaikunta (ĉielo).

 

 

 

 

 

 

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

Hosted by www.Geocities.ws

1