La 3a Internacia Himalaja Renkontiĝo
--
Mukunda Pathik
La Nepala Esperanto-Asocio okazigis la 3an Internacian
Himalajan Rendonitĝon de la 26a de februaro ĝis
la 7a de marto 2000.
Jam longe antaŭe oni establis diversajn komitatojn,
inklusive po unu bonvenigan por la flughaveno kaj la hotelo;
donacan; hotelan; vojaĝ-, komunikad- kaj flosadan;
rondiran; kaj po unu por la internacia kunveno kaj vespero
kaj la renkontiĝa libro.
Kvardek kvin homoj el dek landoj venis al Nepalo
por partopreni la Renkontiĝon. Ankaŭ almenaŭ 21 nepalaj esperantistoj ĉeestis
la diversajn programerojn.
La plimulto el la gastoj enhoteliĝis la 26an
de februaro. En
la sekvanta tago, dimanĉo, ili rondiris cirkaŭ
la sankta templo Paŝupati, la tibeta centro Bodnat
kaj la bela urbo Patan.
En lundo ĉiuj forveturis al Pokhara per aŭtobuso. Survoje oni haltis por flosi sur
Triŝuli rivero, kiu impetvenas el la montaro. Atinginte Pokhara, la plej faman turisman rubon en Nepali,
oni vespermanĝis kaj poste spektis kulturan programon. Fine multaj dancis kune kun la artistoj.
La 29an de februaro ĉiun partoprenantoj vojaĝis
al Ĝomsom per aviadilo.
La vetero de tiu regiono estas ege starnga. Kutime ĉiam post la 10 horo tre forta vento ekblovas. Pro tio oni ne devas purigi la ekstrajn
partojn de domoj, ĉar la vento mem kolektas kaj forportas
malpuraĵojn.
Sed dum tiu tempo malfortaj homoj ne povas marŝi
ekstere.
Nia celo estis atingi la sanktan lokon Muktinat.
Kelkaj vojaĝantoj preferis resti la du tagojn
en Ĝomsom, sed la aliaj direktis sin unue al Kagbeni
bazaro, kie ni ĝuis komunan kunsidon kaj vespermanĝon.
Oni filmis la kutimojn de lokaj homoj. En la 1a de marto, post matenmanĝo
ni komencis tre interesan parton de la vojaĝo. La aero kaj akvo estis ege puraj. Finfine ciuj, inklusive blindulojn,
atingis nian celon.
NI miris, rigardante la riĉan naturon de tiu
regiono, Kelkaj partoprenantoj eĉ ploris kaj diris
ke ili neniam vidis tian belecon de naturo en la vivo.
Dum la vojaĝo en Muktinat ni vidis tre interesajn
lokojn. Ĉefe
alogis nin Muktinat templo, la belega montaro, la nature
fajro en la templo (flamanta diino) kaj la fonto de la
fama Kali rivero. Multaj trinkis la akvon rekte el
la rivero.
Poste, ni revenis laŭ la sama vojo. Alveninte en Pokhara, ni promenadis
ĉirkaŭ la urbo kaj boatadis sur Feva lago. Kiam ni finis la programon en Pokhara,
ni revenis al la ĉefurbo Kathmandu per aŭtobuso,
kantane kaj dancante.
La 5an de marto la grupo rondiris en Svajambu
(budha templo sur monteto ekster Kathmandu) kaj la unua
urbo de Kathmandu valo, Bhaktapur, kaj poste veturis al
Nagarkot sur la monteĝo de la valo.
De tie oni povas vidi Evereston (8.848 m).
La 6a estis la lasta vojaĝtago, kaj ĝi
finiĝis per la internacia kunveno kaj vespero.
Post la vespermanĝo la Nepala Esperanto-Asocio
disdonis atestilojn al ĉiuj partoprenantoj. Multe el ili promesis reveni al estonta
renkontiĝo.
En la 7a ni adiaŭis niajn gastojn en la flughaveno
ĝis la 4a Internacia Himalaja Renkontiĝo.
|