Swami-ĝi
-- Philip Pierce
Mi konas lin kiel Svami-ĝi (svami
estas sanskrita vorto signifanta homon kiu estas
‘mastro de si mem? ĝi estas
honoriga sufikso).
No konatiĝis en librovendejo en Kathmandu,
kie li disponigas sin al ĉiu ajn serĉanto.
Serĉanto de kio?
De io ajn.
Li petis ke mi skribu demandojn sur po unu slipo.
Li dismetis sian tarokon vizaĝmalsupren.
Legante miajn demandojn, li turnis po unu
karton vizaĝsupren kaj interpretis ĝin.
Alifoje li insturis al mi saltmetodon uzantan
de sufioj kiel spiritan ekzercon.
Tiu kiu serĉos trovos ?per tia fido
oni antaŭeniras.
Svami-ĝi, kiu naskiĝis la 17an de
januaro 1948 en tre religia kaj ortodoksa familio,
nomas sin zena mistikulo de la Himalajo.
Li perlaboris magistron de sociologio en
Patna universitato. En postaj jaroj li vojaĝis
tra Hinda Unio kaj al Tailando, Sud-Koreio kaj
Japanio. Nun li loĝas en Kathmandu
kiel “senhejmulo.?
Liaj ĉefaj interesoj: renkonti spirite
sin realigintajn homojn, legi la tarokon, instrui
meditadon kaj sanigi animojn (ankaŭ de malĉeestantoj).
Aparta lia intereso estas fari filmojn
kun spirita enhavo.
Spirito naturo serĉoj: tiuj konsistigas
triunuon liaopinie.
Li diras, “La rido estas vojo al
Dio (angle: Laugh your way to God), ĉar rido
estas Dio.
(En Ĉinio vivis antaŭ tri mil
jaroj monaĥoj kiu ridis ĉiam kiam oni
demandis ilin pri io ajn.)
Kaj ankaŭ: “Uzu vian menson, sed
ne lasu vin menson uzi vin.
#060;span style="mso-spacerun: yes"> Svami-ĝi
komparas bonan menson kun mobila telefono, kiun oni povas ŝalti aŭ
malŝalti laŭ cirkonstancoj.
(Ne tenu ĝin ŝaltita dum koncerto!)
Aliaj instruoj: “Vivu kvazaŭ la nuna momento estus via lasta.#060;span style="mso-spacerun: yes">
“Manĝu lokan manĝaĵojn, sed pensu tutmondajon pensojn.#060;span style="mso-spacerun: yes">
“Neniuj nacioj, neniu milito.#060;span style="mso-spacerun: yes">
“Unu mondo ?unu ĉielo ?unu amo.#060;span style="mso-spacerun: yes">
“Unu semo povas verdigi la tutan teron.?
Sian pasintan vivon li pasigis en
Japanio, la nunan li pasigas en Nepalo, kaj la venontan li pasigos en
Tibeto. Li diras ke se oni
meditas dumvive pri lando dezirata por la venonta renaskiĝo, oni fakte
renaskiĝos tie. s
Oni povas kontakti Svami-ĝi per fakso ĉe:
Swami Himalaya
Mittal’s Gift Shop
00977-1-4417133
|