TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

BIOGRAFIETOJ
KAJ
VERK-LISTOJ

foto
Adolf Burkhardt (2002)
okaze de FAME-premia solenaĵo,
Aalen (Germanio)

Esperantisto
Adolf BURKHARDT

[ adolf burkhart ]

1929.04.10 - 2004.04.02

Laŭ ADORU (p. 1389): "... (Germanio) luterana pastoro, 1961-1975 kaj 1981-2000 prezidanto de KELI, prezidanto de la ekumena komisiono de KELI kaj IKUE, kuneldoninto de ‹‹ Adoru Kantante ››, eldoninto de ‹‹ Tero kaj Ĉielo Kantu ››." En 2004, nelonge antaŭ lia morto, Iltis-Verlag eldonis Esperante kaj ekumene honore de lia 75a naskiĝdatreveno. Jen paĝo pri li en la IKUE-TTTejo.

Pli ol kvindek
En 2002 Adolf Burkhardt sendis al mi ekzempleron de sia libreto Pli ol kvindek, eldonita en 1998, dirante ke eble en ĝi troviĝas tekstoj utile enmetindaj en mian TTTejon. Mi kredas, ke la kunteksto, kie la libreton li ekmenciis, temis pri esperantigoj de jidaj tekstoj. Ĉiuokaze, mi ne rikoltis tiun tekstaron dum la vivo de la aŭtoro, sed nun (fine de 2004) mi decidis enigi la tutan enhavon en TTT-Himnaron Cignetan. Jen ligoj al la ...

Kovrilo
Enhavlisto Alfabeta
Enhavlisto Paĝorda

Se vi havas aliajn informojn pri li, aŭ foton, bv. sciigi min!

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1