TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

SIMPLA LAŬDO

Tero kaj ĉielo kantu

Germanaj komenc-vortoj : Erd und Himmel sollen singen
(parte el la latina Corde natus ex parentis)

Originalon de parto latine verkis : Aŭrelio PRUDENCIO KLEMENTO, ĉ. 400
Verkis (germane) aŭ germanigis la plejparton Paul Ernst RUPPEL, 1956
Verkis parton (germane) : Paulus STEIN, 1961
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1974

Fonto : TK 1 (= Ad 469)

  1. Tero kaj ĉielo kantu antaŭ Dio plena de glor';
    Ĉie en la mondo grandu Lia laŭd' en ĉiu hor'.
    Haleluja! Servu Lin el tuta kor'!

  2. Steloj, suno, lun' sin klinas antaŭ Dio plena de glor',
    Kaj neniam ili finas laŭdon doni al Sinjor':
    Haleluja! servi Lin en ĉiu hor'.

  3. Ankaŭ vi do ne silentu antaŭ Dio plena de glor'.
    Vian dankon supren sendu, laŭdu Lin per kant-sonor'!
    Haleluja! Servu Lin en ĉiu hor'.

  4. Kiam Li suferon sendas, Li, la Dio plena de glor',
    Vin kaj Lin ĝi ne disfendas, se vi laŭdas eĉ dum plor',
    Haleluja! servas Lin en tiu hor'.

  5. Nin laŭdado interligu antaŭ Dio plena de glor'.
    Lian laŭdon pligrandigu ankaŭ nia tag-labor'!
    Haleluja! Servu ni en ĉiu hor'!

Melodio: SINGIN' WID A SWORD
Tradicia Usonnegra Spiritualo, 19a jc.
MIDI TK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1