ĜOJO
SANIGO

Fratoj, kantu ĝojo-kanton
Homoj, kantu ĝojo-kanton

Brüder, singt ein Lied der Freude

Libereco — Egaleco — Gefrateco

Verkis (germane) : Helmut OESS (© 1974)
Esperantigis : Adolf BURKHARDT

Fonto: TK 21

  1. Fratoj, kantu ĝojo-kanton; dank-motivojn konas vi.
    Di’ malfermas vastan landon, novan vojon donas li.
    Sen li, vi kuracus vane plagojn de anim’ kaj korp’.
    Al la vivo-font’ infane venu por saniga sorb’.

  2. Fratoj, mem li vin invitas, ĉiujn sen distinga rang’;
    Dio diferencojn spitas ĉu de ŝtat’ aŭ ras’ aŭ sang’.
    For do limoj kaj bariloj! ĉesu vanta la konkur’
    Pri grandeco, ĉar por filoj Diaj grandas Dio nur.

  3. Li al ni liberon donas helpi al la proksimul’;
    Ĉiujn li al ĝojo spronas, kiujn premas zorg’, skrupul’.
    Li neniun forrifuzas, pro la Krista kruc-ofer’.
    Nin pro am’ al mondo uzas li, ke regu ĝin liber’.

  4. Mondo pacon ne plu perdos, se ĝin regas Krist-spirit’.
    Kiu lin akceptas, spertos, ke bonfaras lia gvid’!
    Tiam viglos pli kor-batoj, se minac’ al samvojan’,
    Kaj ni refariĝos fratoj per divido de la pan’.

  5. Dio montras vastan landon; estontecon donas li.
    Fratoj, kantu la ĝojkanton! Dank-motivojn konas vi!
    Sen li, vi kuracus vane plagojn de anim’ kaj korp’.
    Al la vivo-font’ infane venu por saniga sorb’.


Fonto: Ad 597

Foriginte la seksismajn trajtojn, en Adoru tekstas:

  1. Homoj, kantu ĝojo-kanton; dank-motivojn konas vi.
    Di’ malfermas vastan landon, novan vojon donas li.
    Sen li, vi kuracus vane plagojn de anim’ kaj korp’.
    Al la vivo-font’ infane venu por saniga sorb’.

  2. Vin, gefratoj, Li invitas, ĉiujn sen distinga rang’;
    Dio diferencojn spitas ĉu de ŝtat’ aŭ ras’ aŭ sang’.
    For do limoj kaj bariloj! ĉesu vanta la konkur’
    Pri grandec', ĉar por gefiloj Diaj grandas Dio nur.

  3. Li al ni liberon donas helpi al la proksimul’;
    Ĉiujn li al ĝojo spronas, kiujn premas zorg’, skrupul’.
    Li neniun forrifuzas, pro la Krista kruc-ofer’.
    Nin pro am’ al mondo uzas li, ke regu ĝin liber’.

  4. Mondo pacon ne plu perdos, se ĝin regas Krist-spirit’.
    Kiu lin akceptas, spertos, ke bonfaras lia gvid’!
    Viglos pli la koro-batoj, kiam stumblas sam-vojan’,
    Refariĝos ni gefratoj kun divido de la pan’.

  5. Dio montras vastan landon; estontecon donas li.
    Homoj, kantu la ĝoj-kanton! Dank-motivojn konas vi!

Historio de la kanto, de Adolf Burkhardt

Helmut Oess, komisiita pastoro por soldatoj en Badenio, devis akompani, en 1972, grupon da soldatoj al Lourdes, inter ili multaj ne-katolikoj (kiel li mem). Lia tasko estis provizi kanton, kiu aludu al la vojagha celo, la pilgrima loko Lourdes, sed ankau enhavu la ideojn de Francio "liberté, égalité, fraternité". Krome ĝi ne estu specife katolika. Nun, la unua strofo aludas al la esperata saniga kvalito de Lourdes, la dua pri egaleco, la tria pri libereco, la kvara pri frateco - sed ĉiam kun evangelia interpreto.

Melodio: HYMN TO JOY
aranĝis Edward HODGES, 1864,
el la 9 a Simfonio de BETOVENO (Ludwig van BEETHOVEN), 1824
MIDI TCH

Aliaj Esperantaj Tekstoj por Tiu Ĉi Melodio


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1