HIMNOLOGIO

Pri Senrima Himnado

Adolf Burkhardt

el TK, ĉe lia traduko "Laŭdu la Estron, ĉar Li estas bona"
("Lobet den Herren, denn er ist sehr freundlich"):
Nurenbergo ĉirkaŭ 1560
Evang. Kirchengesangbuch n-ro 199
El la germana trad. A. Burkhardt 1982

Noto: En "Adoru Kantante", la unua numero, himno el la plumo de W. J. Downes, estas sen rimoj, iamaniere testo en cetere rima medio. Tre volonte oni akceptis ĝin kaj dum kongresoj ofte kantas ĝuste ĝin. La muziko de la unua linio eĉ fariĝis kvazaŭ signalo por kunvoki la membrojn de la ĥoro aŭ simple kantemulojn en iu momento de la konferenco: "Venu, kredantoj, kantu al Dio". — La ĉi tie prezentata teksto [ 6:96, 1983] donas fruan ekzemplon el la germana himnologio, kiu ankaŭ ĝenerale uzas rimojn, sed en tiu okazo rezignas pri ili. Tiaj tekstoj ebligas tre fidelan redonon de la originalo.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1