TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

JESUO KRISTO

Venis Jesuo, la ĝojo eterna

Originalo : Jesus ist kommen

Ĉi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo. : Agoj de la Apostoloj 17.3b

Verkis (germane) : Johann Ludwig Konrad ALLENDORF, 18a jc.
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1988

TK 131 (= Ad 398)

  1. Venis Jesuo, la ĝojo eterna,
         Alfa, omega, komenco kaj fin',
    Dio kaj hom' en unuo konsterna —
         Li, la Kreinto, en homa proksim'!
              Kosmo! rakontu kun voĉ' senalterna:
              Venis Jesuo, la ĝojo eterna.
  2. Venis Jesuo, rompiĝas katenoj,
         Krake dissaltas rigliloj de l' mort'.
    Li, Dia Filo, el timoj kaj premoj
         Estas por vera liber' la pasport',
              Levas al gloro el pekoj, malbenoj.
              Venis Jesuo, rompiĝas katenoj.
  3. Venis Jesuo kun venko-proklamo,
         Frontas fortulon en ties kastel'.
    Per Lia venko finiĝas la dramo.
         Li elkondukas kaptitojn al hel'
              Ĉ la pli fortan vi sentas, satano?
              Venis Jesuo kun venko-proklamo.
  4. Venis Jesuo, la reĝo de gloro.
         Laŭdu Lin, tero, laŭdegu, ĉiel'!
    Por la regant', konvertant de l' koro,
         Pordojn apertu kun verva akcel'.
              Pensu : Li donas la kronon el oro!
              Venis Jesuo, la reĝo de gloro.
  5. Venis Jesuo, la peko-ofero;
         Pekojn tutmondajn forportas ŝafid',
    Savas eterne el tim' kaj infero,
         Mortas surkruce pro homa perfid'.
              Amo abisma, profunda espero:
              Venis Jesuo, la peko-ofero.
  6. Venis Jesuo. Ĉi vorton plu-donu,
         Kuru al Lia sav-dona standard';
    Ĵuru kaj koran fidelon proponu;
         Diru: Ni vivos sub Via rigard'.
              Koro-amiko, per vero nin zonu.
              Venis Jesuo. Ĉi vorton plu-donu.
  7. Venis Jesuo, la fonto de beno,
         Kuru, soifaj, kaj trinku ĝis fund'.
    Kontraŭ pereo kaj kontraŭ veneno
         Prenu el tiu senfina abund'.
              Tie la koro sin banu ĝis pleno.
              Venis Jesuo, la fonto de beno.
  8. Venis Jesuo, la kaŭzo de vivo.
         En Li korpiĝas la Di-kompatem'.
    Agi el amo — jen Lia motivo.
         Mortis la morto, mizer' kaj malben'.
              Liaj ni restu sen alternativo.
              Venis Jesuo, la kaŭzo de vivo.

Melodio : JESUS IST KOMMEN
Fonto (laŭ TK) Köthen ĉ 1733"
MIDI TK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1