MATENA LAŬDO |
Verkis (pole) : Franciszek KARPIŃSKI, 1786
Esperantigis : César David VON GOSTOMSKI and Adolf BURKHARDT, 20th century
Sesa strofo (vidu Rim.) : Albrecht KRONENBERGER, 1996
Fonto : AK 228 kaj Ad 118
Kiam vekas nin aŭroro,
himnas jam, por Via gloro,
la ĉielo, tero, maro
kun la tuta kreitaro.
Se la hom', de Vi kreita
kaj pro Krist' de morto kvita,
sola sen laŭdkanto restus,
kia honto tio estus!
Tial mi, sub Via beno,
vekiĝante en mateno
tuj alvokas Vin sincere
por Vin, Dio, laŭdi vere.
Dum nin mem la dormo benis,
al aliaj morto venis.
Ni rehavas freŝan vivon,
do fortegan dank-motivon!
Ke koniĝu Via gloro,
danke vokas nia koro
ĉiutage, ĉiam same
kaj eterne. Amen. Amen.
Vin, ho Patro, mi adoru.
Vin, ho Filo, mi honoru.
Vin, Spirito Sankta, same
ĉiam kaj eterne. Amen.
Rim.: La teksto en Ad konsistas el la unua kaj kvara strofoj el AK ne ŝanĝitaj, la dua kaj tria strofoj reviziite, kaj nova kvina strofo. Mi prezentas tie ĉi la unuajn kvar strofojn laŭ Ad; ĉi tie la kvina estas la kvina en AK, kaj la sesa estas la kvina en Ad. Krome mi devas atentigi pri tio, ke en Ad la muziko mankas.
Melodio : PIEŚŃ PORANNA
AK misliterumis Piesn Poronna
Komponis : T. KIEWICZ
MIDI AK* (pli rapida)
MIDI AK* (pli lanta)