TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PREĜADO

Patro Nia en la Ĉielo

Komparu al La Preĝo de la Sinjoro

Vi do preĝu jene : Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita : Mateo 6.9

Teksto : Mateo 6.9-13
Adaptis : Adolf BURKHARDT

Fonto : TK 13 (Kp Ad 898)

  1. Patro Nia en la ĉielo,
         Sankta, ja sankta Via nomo!
    Via regno venu, la volo fariĝu,
         Sankta, sanktega Via nomo!
  2. En ĉielo, same sur tero.
         Sankta, ja sankta Via nomo!
    Nian tagan panon donacu hodiaŭ.
         Sankta, sanktega Via nomo!
  3. Niajn ŝuldojn al ni pardonu,
         Sankta, ja sankta Via nomo!
    Kiel ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
         Sankta, sanktega Via nomo!
  4. Kaj nin ne konduku en tenton,
         Sankta, ja sankta Via nomo!
    Sed nin liberigu de la malbonulo.
         Sankta, sanktega Via nomo!
  5. Ĉar al Vi la regno, potenco
         Sankta, ja sankta Via nomo!
    Kaj la gloro en eterneco. Jes, amen.
         Sankta, sanktega Via nomo!
         Amen.

Melodio : CALYPSO OUR FATHER
Anonima Kalipsa Melodio el Karibeo
MIDI TK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1