TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO
PSALMO 24

Vin levu, pordo kaj lintel'

Originalo : Macht hoch die Thür

Malfermu pordon de la kor'
(Alia Esperanta Traduko, de Ney)

Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro. : Psalmo 24.7

Verkis (germane) : Georg WEISSEL, 17a jc.
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1968-76

Fonto : Ad 182 (kp AK 32)

  1. Vin levu, pordo kaj lintel'!
    La Reĝo venas de l' ĉiel',
    de ĉiuj regnoj la regant',
    por ĉiuj gentoj la Savant'.
    Kun Li aperas viv' kaj sav';
    jubilu do pro ĝoj' kaj rav':
    Benata la Sinjor',
    KREINTO kaj Aŭtor'.

  2. Li estas justa sen erar';
    mildeco estas Lia ĉar',
    sankteco : Lia reĝa kron';
    la sceptro : amo kaj pardon'.
    Li metas finon al mizer'.
    Pro tio ĝoju ĉiu sfer':
    Benata la Sinjor',
    SAVANTO pro favor'.

  3. Feliĉa urb', feliĉa land'
    se tuŝas ĝin la Reĝa pland'!
    Feliĉa ĉiu homa kor'
    se ĝin plenigas Lia glor'.
    Jen Li, la vera ĝojo-sun';
    premantaj ombroj fuĝas nun.
    Benata la Sinjor',
    KONSOL' en ĉiu hor'.

  4. Ho venu nun, Jesuo Krist',
    en mian koron kun insist'.
    Eniru kun la graco-plen';
    nin tuŝu amo kaj seren'.
    Spirito Sankta eĉ tra kriz'
    nin gvidu al la paradiz'.
    Al Via nom', Sinjor',
    eterne sonu glor'.

Melodio : MACHT HOCH DIE TÜR
Johann Anastasius FREYLINGHAUSEN
MIDI TCH

Rim. : La plej konata angla traduko (Lift up your heads, ye mighty gates, tr. Catherine Winkworth) estas tradicie kantata laŭ la melodio TRURO (MIDI TCH, el Psalmodia Evangelica de Thomas Williams, 1789); sed Truro longas duonon de Macht hoch die Tür, kaj plurloke oni devus reverki la Esperantan tradukon por alĝustigi ĝin al tiu melodio. Mi rekomendas la melodion de Freylinghausen.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1