TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

GLORO AL DIO

Al Dio sola estu glor'

Originalo : Allein Gott in der Höh sei Ehr

Verkis (germane) : Nikolaus DECIUS, ĉ. 1523?-1529? (mankas firma dat-informo)
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, n. 1929

Fonto : AK 4 = Ad 366

  1. Al Dio sola estu glor'
    Kaj dank' pro Lia graco,
    Ĉar liberiĝis nia kor'
    De ĉiu ajn minaco.
    Favore Li rigardas nin;
    Nun regas granda pac' sen fin'.
    Konfliktoj devis ĉesi.

  2. Vin benas nia laŭda preĝ';
    Pro Via glor' ni dankas,
    Ke Vi eterne estas reĝ';
    Potenc' al Vi ne mankas.
    Pro Via forto sen mezur'
    Obeas homoj kaj natur'.
    Ho, kia bona Estro!

  3. Jesuo Kristo, sola Fil'
    De Via Patro glora,
    Vi, la unika kuracil'
    Por pek-malsan' dolora,
    Ŝafido Dia, Di-Sinjor':
    Aŭskultu voĉon de l' angor',
    Kaj ĉiujn nin kompatu!

  4. Spirito Sankta, alta don',
    Helpema konsolanto,
    Nun gardu ĉiujn de malbon',
    Al kiuj la Savanto
    Pardonis pro la kruc-dolor'.
    Mizeron, timojn turnu for.
    Ni firme Vin konfidas.

Melodio : ALLEIN GOTT IN DER HÖH
Nikolaus DECIUS, ĉ. 1529
MIDI AK* [6:4]
MIDI TCH [4:4]


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1