BIOGRAFIETOJ
|
ĉ. 1490 - post 1546
Verkis plurajn fruajn luteranajn himnojn. Monaĥo katolika, aliĝis al la movado reforma antaŭ 1527. Pastoris plurloke kaj mortis sub malklaraj cirkonstancoj.La vivo de Nikolaus Decius ŝajnas iom dubinde dokumentita: laŭ AK li vivis "1480-1529"; laŭ LBW, "ĉ. 1485 - ĉ. 1550", kaj laŭ Ad "ĉ. 1485 - ĉ. 1546".